Karl LANDSTEINER [kal lantŝtajne] (naskiĝis la 14-an de junio 1868 en Vieno, mortis la 26-an de junio 1943 en Novjorko) estis aŭstra kemiisto kaj bakteriologo.

Karl Landsteiner
Nobel-premiito
Persona informo
Karl Landsteiner
Naskiĝo 14-an de junio 1868 (1868-06-14)
en Vieno,  Aŭstrio-Hungario
Morto 26-an de junio 1943 (1943-06-26) (75-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Prospect Hill Cemetery vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioUsono vd
Alma mater Universitato de VienoUniversitato de Ĝenevo vd
Subskribo Karl Landsteiner
Familio
Patro Leopold Landsteiner vd
Edz(in)o Leopoldine Helene Wlasto vd
Profesio
Okupo fiziologo • imunologo • kuracistoprofesoro • hematologist • patologo • biologo • scienca esploristo vd
Laborkampo kemio vd
Aktiva en VienoNov-Jorko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li studis medicinon en sia hejmurbo Vieno kaj kemion en Würzburg, Munkeno kaj Zuriko.

En la tago 14-an de novembro de jaro 1901 li malkovris la klasikajn sangogrupojn A-B-0. Unu jaron poste li kune kun Max Richter evoluigis metodon por eltrovi la sangogrupojn el sangomakuloj. Pro tiu ĉi eltrovo li en 1930 gajnis la Premion Nobel de Fiziologio aŭ Medicino. En 1937 li kune kun Alexander Salomon Wiener malkovris la resusfaktoron.