Karl Max Richard MEISTER (naskiĝinta la 22-an de oktobro 1880 en Lepsiko, mortinta la 13-an de septembro 1963 en Hajdelbergo) estis germana klasika filologo. Estante filo de gimnaziinstruisto li nuptis en 1911 Margarete Boyens kun kiu li havis unu filon kaj tri filinojn.

Karl Meister
Persona informo
Naskiĝo 22-an de oktobro 1880 (1880-10-22)
en Leipzig
Morto 13-an de septembro 1963 (1963-09-13) (82-jaraĝa)
en Heidelberg
Tombo Handschuhsheim Cemetery
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Richard Carl Meister
Okupo
Okupo klasika filologo • universitata instruisto
vdr

Vivo redakti

Liaj interesoj pri lingviko ŝuldis al la patro Richard Meister kiu furoris esplorante pri malnovgrekaj dialektoj. En 1899 Karl ekstudentis ĉe la Universitato de Lepsiko pri klasika filologio, hindeŭropologio kaj arkeologio kaj trapasis la ŝtatan ekzamenon en 1905. Samjare sukcesis lia doktoriĝo per la tezo Der syntaktische Gebrauch des Genitivs in den kretischen Dialektinschriften (=Indogermanische Forschungen 18, 1905/06, p. 133-204). Post jaro de gimnazia instruado li habilitiĝis en 1909 Lepsike. Samjare li venis kun eksterorda profesoreco Berlinon, en 1914 ordprofesoreco Kenigsbergon kaj en 1921 Hajdelbergon. Tie li restis ĝis 1949 estante dekano en 1926/27 kaj rektoro en 1930/31.

Lia habilitiĝa skribaĵo De itinerario Aetheriae abbatissae perperam nomini S. Silviae addicto (1909) eksmodas nun pro malkorekta datumigo. Koncerne aliajn faktojn ĝi konfirmitis de moderna esplorado. Krome, Meister interesiĝis pri ĉiuj epokoj de romia literaturo: ĉar li verkis ankaŭ pri Plaŭto, Horaco, Tacito kaj eldonis antologiojn Julio Cezaro, Cicerono, Neposo, Vergilio, Ovidio kaj Tacito en la ŝatata serio "Hęidelberger Texte". Lia graveta kontribuaĵo Altes Vulgärlatein (=Indogermanische Forschungen 26/1910, p. 69-98) kaj la esploro nomscienca Altitalische und römische Eigennamen (1916) ankaŭ menciindas.

Poste Meister specialiĝis pri kredo kaj etiko de la romianoj. En 1925 aperis Die Hausschwelle in Sprache und Religion der Römer kaj en 1930 li temigis en sia rektora prelego la virtojn de la romianoj Die Tugenden der Römer. Grava atingo de Meister, kiu kuneldonis inter 1925 kaj 1933 la gazeton "Gnomon", estis prezentado kaj ekspliko de gravaj problemoj de helena lingvohistorio, antaŭ ĉio gravis liaj ideoj ĉe Die homerische Kunstsprache (1921). Kelkaj de la tieaj asertoj intertempe devancitis de pli modernaj esploroj kaj evidentigitis nekorektaj; tamen restis sukcesa lia strebo ekspliki la artefarita lingvo en la homeraj epopeoj en ĝia lingvohistoria unikeco.

Honoroj redakti

  • membreco ĉe la Hajdelberga akademio, 1924

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

Petersmann, Hubert, "Meister, Karl" ĉe: Neue Deutsche Biographie 16 (1990), p. 727-728 (tie ĉi interrete)