Karl SEITZ (naskiĝinta la 4-an de septembro 1869 en Vieno, mortinta samloke la 3-an de februaro 1950) estis aŭstra politikisto.

Karl Seitz
Persona informo
Karl Seitz
Naskiĝo 4-an de septembro 1869 (1869-09-04)
en Vieno
Morto 3-an de februaro 1950 (1950-02-03) (80-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Centra Tombejo de Vieno vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Partio Socialdemokratia Partio de Aŭstrio vd
Profesio
Okupo politikistopedagogo vd
Aktiva en Vieno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Infan- kaj Junaĝo redakti

Naskita la 4-an septembro 1869 en Wien, li perdis baldaŭ siajn gepatrojn kaj estis edukata en orfejo. Li studis en instruista seminario, fariĝis popolinstruisto. Liaj filozofaj kaj ekonomiaj studoj lin kondukis al socialismo. Li partoprenis junularajnn asociojn kaj baldaŭ lia nomo estis konata.

Aŭtro-Hungara Imperio redakti

La instruisto kaj membro de la Socialdemokratia Partio de Aŭstrio estis de 1901-18 deputito en la Reichsrat, la parlamento de Cislajtio. En 1900 li estis elektata deputito en la regna parlamento kaj 1901 kiel socialdemokrato en la landa parlamento. Li fariĝis vicprezidanto de la parlamento.

Grava politikisto dum la unua respublika tempo de ŝrumpita Aŭstrujo redakti

Post la kolapso de Aŭstrio-Hungario en oktobro 1918 li estis ĝis februaro 1919 unu el tri samrajtaj prezidantoj de la provizora Nacia Konsilio. De februaro 1919 ĝis decembro 1920 li fariĝis ĉefprezidanto de la konstituanta nacia konsilio kaj tiel kvazaŭ ŝtatestro. De 1919-34 li estis partiestro. Kiel urbestro de Vieno (1923-34) li instigis la konstruon de socialaj loĝejoj kaj pligrandigis la prizorgadon por malriĉuloj.

Malŝato fare de du flankoj redakti

En 1934 li estis arestita fare de la registaro de Engelbert Dollfuß. Pro liaj koneksoj al germanaj rezistadgrupoj dum la Dua mondmilito (ekz. ĉirkaŭ C.F. Goerdeler, W. Leuschner, J. Kaiser) ankaŭ la nazioj malliberigis lin en 1944 kaj transportis lin eĉ al la koncentrejo de Ravensbrück.

Rolo dum la Dua Respubliko redakti

Post la restarigo de la Respubliko Aŭstrio li estis ekde 1945 deputito de la Nacia Konsilio kaj honora prezidanto de la partio SPÖ.

Esperanto redakti

Karl Seitz estis membro de »Internacian Honoran Komitaton« de »Internacia Esperanto-Muzeo «  kaj en 1929, kiel urbestro nomis novan straton en Vieno inter Rauchgasse kaj Wilhelmstraße en la 12.a distrikto laŭ la elpensinto de Esperanto »D-ro Zamenhof-strasse«[1].

Literaturo redakti

  • Harald D. Gröller: Karl Seitz. 1869–1950. Ein Leben an Bruchlinien. Schmid, Wien 2005, ISBN 3-900607-45-1
  • Rudolf Spitzer: Karl Seitz. Waisenknabe – Staatspräsident – Bürgermeister von Wien. Deuticke, Wien 1994, ISBN 3-7005-4643-2, (=Forschungen und Beiträge zur Wiener Stadtgeschichte, 25)
  • Gerda Irene Wondratsch: Karl Seitz als Schulpolitiker. Die Zeit bis zum Ersten Weltkrieg. Wien 1978
  • Anton Tesarek (eld.): Unser Seitz. Zu seinem achtzigsten Geburtstag. Beitrag zu einer Biographie. Volksbuchhandlung, Wien 1949.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Aŭstria Esperantisto n.58 (okt 1929)