Karl von Reichenbach

Barono D-ro Karl Ludwig von REICHENBACH (naskiĝis la 12-an de februaro 1788 en Stuttgart - mortis la 19-an de januaro 1869 en Leipzig) estis signifa kemiisto, geologo, metalurgiisto, natursciencisto, industriisto kaj filozofo. Li estas fama kiel malkovrinto de produktoj el asfalto kiel parafino, pitakalo (unua sintetika kolorigilo) kaj fenolo. Plie li dediĉis sin al esplorado de la supera nerva sistemo de homo, precipe pri sentivaj fenomenoj - perceptado de radiantaj magnetaj ondoj, kiujn li nomis ODO.

Karl von Reichenbach
Persona informo
Naskiĝo 12-an de februaro 1788 (1788-02-12)
en Stutgarto
Morto 19-an de januaro 1869 (1869-01-19) (80-jaraĝa)
en Leipzig
Lingvoj germana
Ŝtataneco Virtembergo
Alma mater Universitato de Tubingeno
Familio
Infano Hermine von Reichenbach
Okupo
Okupo kemiistoinĝeniero • entreprenisto • geologo • metalurgo • botanikisto • astrologo • filozofo • natursciencisto
vdr

Biografio redakti

Karl von Reichenbach studis ĉe la universitato en Tübingen, kie li akiris titolon de doktoro pri filozofio. En junaĝo li interesiĝis pri kreo de la germana ŝtato per kuniĝo de unuopaj ŝtatetoj, sed iom post iom li fokusigis sian atenton sole al scienco. Li vizitis plurajn germanajn kaj francajn altfornojn kaj fariĝis fakulo pri metalurgio. En 1821 akceptis lin en siajn servojn grafo Hugo František Salm en Moravio. Karl Reichenbach iĝis direktoro de la grafaj entreprenoj kaj sub lia gvido metalurgio en Blansko fariĝis la plej granda fabriko en Aŭstrio por longa tempo. Li esploris ankaŭ la Moravian karston, faris multajn mezuradoj pri la supermara alteco.

Sed la grafa filo Hugo Karel Eduard Salm komencis ĵaluzi kontraŭ Karl Reichenbach pri liaj evidentaj sukcesoj, kio kaŭzis tribunalajn procesojn, pro kiuj Karl von Reichenbach en 1840 transloĝiĝis al Vieno. En kastelo Reisenberg li dediĉis sin al „ODOaj esploradoj“ kaj esplorado de meteoritoj. Fine de sia vivo li impresis kiel strangulo evitanta homojn kaj mortis tute forlasita en Leipzig.

ODOaj esploroj redakti

En nigra kamero li metis magneton kaj enfermis personojn, el kiuj kelkaj, ekstreme sentivaj, post kelkaj minutoj vidis super la magnetoj koloran lumon, dum la ceteraj vidis nur mallumon, do nenion. Tial la scienco opiniis la rezultojn tre subjektivaj kaj rifuzis okupiĝi pri ili kiel pri serioza scienca fakto. Kaj la disputoj pri la lumoj de Reichenbach kaj ilia scienceco daŭras ĝis nun.

Verkoj redakti

Tradukoj en la angla:

En Esperanto pri Reichenbach redakti