Karlo Emanuelo la 2-a de Savojo

Karlo Emanuelo la 2-a de Savojo (Itale: Carlo Emanuele II di Savoia) naskiĝis en la tiama ĉefurbo de la Savojaj Ŝtatoj, Torino, je la 20-a de junio 1634 kaj mortis ankaŭ en Torino je la 12-a de junio 1675.

Karlo Emanuelo la 2-a de Savojo
14-a duko de Savojo
Regado 1638 ĝis 1675
Antaŭulo Francisko Jacinto de Savojo, lia frato
Sekvanto Viktoro Amadeo la 2-a de Savojo, lia filo
Savoja blazono en 1630
Savoja blazono en 1630
Ceteraj titoloj princo de Piemonto, grafo de Aosto, de Morianio, de Astio kaj Nico, reĝo de Kipro kaj Jerusalemo, markizo de Saluco
Persona informo
Naskiĝo 20-an de junio 1634 (1634-06-20)
en Torino
Morto 12-an de junio 1675 (1675-06-12) (40-jaraĝa)
en Torino
Tombo Turin Cathedral vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj itala vd
Subskribo Karlo Emanuelo la 2-a de Savojo
Familio
Dinastio Savoja dinastio vd
Patro Viktoro Amadeo la 1-a de Savojo vd
Patrino Kristino de Francio vd
Gefratoj Francisko Jacinto de Savojo • Princess Margaret Yolande of Savoy • Princess Catherine Beatrice of Savoy • Henrieta Adelajda de Savojo • Princess Luisa Cristina of Savoy vd
Edz(in)o Maria-Johanino Baptistino de Savojo • Françoise Madeleine d'Orléans vd
Infanoj Viktoro Amadeo la 2-a de Savojo • Cristina Ippolita di Savoia vd
Profesio
Okupo artkolektanto vd
Aktiva en Torino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis la filo la 12-a duko de Savojo Viktoro Amadeo la 1-a (1587-1637) kaj de lia edzino Kristino de Francio (1606-1663). Li fariĝis en 1638 princo de Piemonto kaj 14-a duko de Savojo, kiam mortis lia frato Francisko Jacinto de Savojo. Li tiam estis 4-jara kaj lia patrino fariĝis regentino.

Lia naturo estis malsanema kaj oni atendis, ke li frue mortu kiel lia frato kaj antaŭinta duko. Krome liaj onkloj Maŭrico kaj Tomaso kontestis la regentinecon de lia patrino, kiu estis fidela aliancito de Francio. Ili ekmilitis kontraŭ ŝi, konkeris la urbon de Torino en 1639 kaj devigis ŝin rifuĝi en la urbo Montmélian kaj en Savojo. Ŝi tamen sukcesis venki kaj ekzili ilin en 1640, antaŭ ol repaciĝi kun ili en 1642. En 1648 ŝi fine emancipis sian filon Karlo Emanuelo sed konservis ĝis sia morto en 1663 grandan influon sur li.

Pacema kaj fidela aliancito de sia kuzo la franca reĝo Ludoviko la 14-a, Karlo Emanuelo la 2-a ĉefe interesiĝis pri artoj, literaturo kaj historio (precipe la "Genealogia Historio de la Domo de Savojo" de Samuel Guichenon kaj la belega Theatrum sabaudiae e piemontese eldonita en Nederlando por glori ĉiujn urbojn de la Savojaj Ŝtatoj), agrikulturo, komerco kaj industrio. Li konstruigis novan urbon kaj palacon en Torino far la arkitekto Guarini, kaj ankaŭ komercan vojon por transporti varojn inter Francio kaj Italio. Sed pro manko de rimedoj monaj kaj homaj, tiu politiko prestiĝa sed ne ĉiam kohera malfortigis la duklandon interne kaj ekstere.

Li unue edziĝis en Parizo je la 4-a de marto 1663 kun Franciskino Magdaleno de Orleano (1648-1664), filino de Gastono de Orleano kaj de Margareto de Loreno, nevino de la franca reĝo Ludoviko la 13-a, sed li vidviĝis antaŭ ol naskiĝis ido. Li poste edziĝis en Chambery (Ŝamberio) je la 10-a de majo 1665 kun Maria-Johanino Baptistino de Savojo-Nemuro (1644-1724), kiu estis la filino de la duko de Nemuro (Nemours) Karlo Amadeo de Savojo kaj de lia edzino Elizabeto de Burbono-Vendomo. Ŝi naskis al li la estontan reĝon de Sardio Viktoro Amadeo la 2-a (1666-1732). Liaj amorantinoj ankaŭ naskis al li plurajn gefilojn nelegitimajn.

Li mortis en Torino en 1675, kaj sekve la Domestrecon de Savojo heredis lia sola legitima filo naŭ-jara Viktoro Amadeo 2-a kun sia patrino kiel regentino.

Eksteraj ligiloj redakti