Karlo Emanuelo la 4-a de Savojo

Karlo-Emanuelo la 4-a de Savojo (itale: Carlo Emanuele) naskiĝis en la tiama ĉefurbo de la Savojaj Ŝtatoj, Torino, je la 24-a de majo 1751 kaj mortis en Romo je la 6-a de oktobro 1819.

Karlo Emanuelo la 4-a de Savojo
Reĝo de Sardio
Persona informo
Carlo Emanuele IV
Naskiĝo 24-an de majo 1751 (1751-05-24)
en Torino
Morto 6-an de oktobro 1819 (1819-10-06) (68-jaraĝa)
en Romo
Tombo Sant'Andrea al Quirinale vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Reĝlando Sardio vd
Subskribo Karlo Emanuelo la 4-a de Savojo
Memorigilo Karlo Emanuelo la 4-a de Savojo
Familio
Dinastio Savoja dinastio vd
Patro Viktoro Amadeo la 3-a de Savojo vd
Patrino Maria Antonia Ferdinanda de Hispanio vd
Gefratoj Maria Anna of Savoy • Marie Joséphine of Savoy • Maria-Terezo de Savojo • Princess Maria Carolina of Savoy • Viktoro Emanuelo la 1-a de SavojoKarlo Felikso de Savojo • Giuseppe Benedetto, Count of Asti • Prince Maurizio, Duke of Montferrat • Amedeus Alexander of Savoy • Maria Elisabetta Carlotta of Savoy vd
Edz(in)o Maria Klotildo de Francio vd
Profesio
Okupo monarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Karlo-Emanuelo la 4-a

Vivo redakti

Li estis la filo de la reĝo de Sardio Viktoro-Amadeo la 3-a (1726-1796) kaj de lia edzino Maria-Antonineto de Hispanio (1729-1785).

Li fariĝis princo de Piemonto (1773-1796), markizo de Saluco, de Montferato kaj de Oneglio, reĝo de Kipro kaj de Jerusalemo (1796-1802), 4-a reĝo de Sardio kaj duko de Savojo (1796-1802).

Li edziĝis en la nun franca urbo Chambéry (Ŝamberio) je la 6-a de septembro 1775 kun Maria-Klotildo de Burbono (1759-1802), kiu estis kromnomita "la Dika Burbonino" kaj poste titolita "respekteginda" de la Eklezio. Ŝi estis la filino de la daŭfeno Ludoviko de Francio kaj de lia dua edzino Maria-Jozefino de Saksio, kaj ankaŭ la fratino de la reĝoj de Francio Ludoviko la 16-a, Ludoviko la 18-a kaj Karlo la 10-a.

Ili ne sukcesis naski gefilon.

Pro sia malsanema naturo, li ne multe partoprenis la konflikton kun Francio de 1793 ĝis 1796 kaj preferis vivi en monaĥejo. Li ne povis sukcese kontraŭstari la malfacilaĵojn okazintajn post la piemonta malvenko de 1796 kaj suferis la agojn de la franca okupanto kaj de la lokaj jakobenoj, kiuj trudis al li reformojn "kontraŭ-feŭdajn" en 1797-1798. Tio pligravigis la internan agitiĝon de la reĝlando, kiun li forlasis en decembro 1798 por rifuĝi al Sardio.

Senesperigita post la mortoj de sia edzino kaj sia protektanto Caro Paŭlo la 1-a, li abdikis je la 4-a de junio 1802 favore al sia frato Viktoro-Emanuelo la 1-a kaj retiriĝis al Romo kiel jezuito. Tiel kaj tie li mortis en 1819 kaj estas entombigita en la preĝejo Sankta-Andreo de Quirinal.

 

 
Savoja Blazono en 1720
Antaŭe:Duko de SavojoPoste:
Viktoro Amadeo la 3-a1796 - 1819Viktoro Emanuelo 1-a
Antaŭe:Reĝo de SardioPoste:
Viktoro Amadeo la 1-a1796 - 1819Viktoro Emanuelo 1-a

Eksteraj ligiloj redakti