Karlo de Viano (hispane Carlos de Trastámara y Évreux), ankaŭ konata kiel Karlo la 4-a de Navaro, n. en Peñafiel, Kastilio, la 29-an de majo 1421 – m. en Barcelono, la 23-an de septembro 1461, estis infanto de la Kronlando de Aragono kaj de Navaro, princo de Viano kaj de Ĝirono (14581461), duko de Gandio (14391461) kaj de Montblanko (14581461) kaj titola reĝo de Navaro (14411461).

Karlo de Viano
Persona informo
Naskiĝo 29-an de majo 1421 (1421-05-29)
en Peñafiel
Morto 23-an de septembro 1461 (1461-09-23) (40-jaraĝa)
en Barcelono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Tombo Monaĥejo de Poblet vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Reĝlando Navaro vd
Familio
Dinastio Dinastio de Trastamaro vd
Patro Johano la 2-a de Aragono vd
Patrino Blanko la 2-a de Navaro vd
Gefratoj Fernando la 2-a de Aragono • Marteno de Aragono • Alfonso de Aragón y Escobar • Leonor I of Navarre • Johanino el Aragono • Blanko la 2-a de Navaro vd
Edz(in)o Agnes of Cleves vd
Infanoj Philip of Viana • Ana de Navarra vd
Profesio
Okupo reganto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Karlo de Viano estis filo de la infanto Johano de Aragono, malpli aĝa filo de Alfonso la 5-a, kaj ekde 1458, kronita reĝo de Aragono, sub la nomo Johano la 2-a kaj de la titola reĝino Blanka la 1-a de Navaro (m. en 1441), filino kaj heredantino de Karlo la 3-a la Nobla (m. en 1425). La princo de Viano estas konata pro la dinastiaj konfrontoj kontraŭ sia patro kaj pro esti mecenato de la kulturo kaj la artoj.