Karlo la 2-a de Savojo

Karlo la 2-a Johano Amadeo de Savojo (france : Charles II Jean Amédée de Savoie kaj itale : Carlo II Giovanni Amedeo Duca di Savoia ), naskiĝis en Torino je la 23-a de junio 1488 kaj mortis en Moncalieri je la 16-a de aprilo 1496.

Karlo la 2-a de Savojo
6-a duko de Savojo
Regado 1490 ĝis 1496
Antaŭulo Karlo la 1-a de Savojo, lia patro
Sekvanto Filipo la 2-a de Savojo, lia praonklo
Ceteraj titoloj princo de Piemonto, grafo de Aosto, de Morianio kaj de Nico
Persona informo
Naskiĝo 23-an de junio 1489 (1489-06-23)
en Torino
Morto 16-an de aprilo 1496 (1496-04-16) (6-jaraĝa)
en Moncalieri
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per morto per falo vd
Familio
Dinastio Savoja dinastio vd
Patro Karlo la 1-a de Savojo vd
Patrino Blankino de Montferato vd
Gefratoj Jolanda Luiza de Savojo vd
Profesio
Okupo aristokrato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis la filo de la 5-a duko Karlo la 1-a de Savojo (1468-1490) kaj de lia edzino Blankino de Montferato (1472-1519).

Post la morto de sia patro en 1490, li heredis la Domestrecon de Sajovo kaj fariĝis la 6-a duko de Savojo, princo de Piemonto, grafo de Aosto kaj de Maurienne, kun la titolo de reĝo de Kipro kaj de Jerusalemo.

Sed ĉar li tiam estis nur dujara bebo, tio instigis savojaj nobeloj al ribelo kaj civila milito. Sekve lia patrino fariĝis regentino kaj estis devigata barakti kontraŭ ilin, precipe la praonklo de la juna duko Filipo de Breso kaj redoni la bienojn de la markizo de Saluco. Cetere, la franca reĝo Karlo la 8-a trapasis la Savojajn Ŝtatojn por militi en Italio. Dum tiu regenteco la savoja kortego daŭre transloĝiĝis al Torino, kiu estis fariĝonta la nova ĉefurbo de la duklando.

Tiu malfacila epoko ĉesis, kiam mortis la juna duko kaj lia praonklo Filipo de Breso heredis la Domestrecon de Savojo.

Eksteraj ligiloj redakti


Gepatroj
Karlo la 1-a
1485 geedziĝo kun
Blankino
de Monferato
Antaŭulo Karlo la 2-a Posteulo
5-a duko de Savojo 1488 - 1490 - 1496 7-duko de Savojo
Karlo la 1-a neniam geedziĝis Filipo la 2-a
1468 - 1482 - 1490 1438 - 1496 - 1497
Gefiloj (0)
 
  (neniu)