Karlo la 3-a (Hispanio)

1716-1788 Karlo la 3-a de Burbono
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Karlo la 3-a

Karlo la 3-a de Burbono (naskiĝis la 20-an de januaro 1716 en Madrido, mortis la 14-an de decembro 1788 samloke) estis duko de Parmo laŭ la nomo de Karlo la 1-a (Carlo I) inter 1731 kaj 1735, reĝo de Napolo laŭ la nomo de Karlo la 7-a (Carlo VII) kaj de Sicilio laŭ la nomo de Karlo la 5-a (Carlo V) de 1734 ĝis 1759 kaj de Hispanio (1759–88), apartenanta al la Dinastio de Burbonoj.

Karlo la 3-a de Burbono
Duko de Parmo
Reĝo de Napolo kaj de Sicilio
Reĝo de Hispanio
Regado 10-a de aŭgusto 1759 - 14-a de decembro 1788
Kronado 10-a de aŭgusto 1759
Ceteraj titoloj duko de Parmo (1731 - 1735)
Reĝo de Napolo kaj de Sicilio (1734 - 1759)
Reĝo de Hispanio (1759–88)
Persona informo
Carlos III
Naskiĝo 20-a de januaro de 1716
en Madrido, Hispanio
Morto 14-a de decembro de 1788
en Madrido, Hispanio
Tombo reĝa kripto de El Escorial vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj hispanafranca vd
Loĝloko Reĝa Palaco de Madrido vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Subskribo Karlo la 3-a (Hispanio)
Familio
Dinastio Burbonoj
Patro Filipo la 5-a
Patrino Isabel de Farnesio
Gefratoj Mariana Viktoria de Hispanio • Maria Teresa Rafaela de Hispanio • Maria Antonia Ferdinanda de Hispanio • Filipo de Parmo • Ludoviko de Burbono kaj Farnese • Francisko de Burbono kaj Farnese vd
Edz(in)o Maria Amalia de Saksio vd
Infanoj Maria Josefa de Hispanio • María Luisa de Borbón • Karlo la 4-aFerdinando la 1-a de Du Sicilioj • Gabrielo de Burbono-Hispanio • Antonio Paskalo de Hispanio • Infante Francisco Javier of Spain • Maria Isabel de Borbón • Maria Josefa Antoinetta de Borbón • Maria Isabel Ana de Borbón • Filipo de Burbono, Duko de Kalabrio • Maria Teresa de Borbón • Maria Anna de Borbón vd
Parencoj Ludoviko la 1-a • Filipo Ludoviko de Hispanio • Filipo Petro Gabrielo, infanto de Hispanio • Fernando la 6-a vd
Profesio
Okupo reganto vd
Duko de Parmo
Karlo la 1-a
Dum 17311736
Antaŭulo Antonio Farnesio
Sekvanto Karlo la 2-a
Reĝo de Napolo
Karlo la 7-a
Dum 17341759
Antaŭulo Karlo la 6-a
Sekvanto Ferdinando la 4-a
Reĝo de Sicilio
Karlo la 5-a
Dum 17341759
Antaŭulo Karlo la 4-a
Sekvanto Ferdinando la 3-a
Reĝo de Hispanio
Karlo la 3-a
Dum 17591788
Antaŭulo Ferdinando la 6-a
Sekvanto Karlo la 4-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Resumo redakti

Li estis la tria filo de Filipo la 5-a, la unua el ties dua edzino, Isabel de Farnesio, kaj pro tio estis lia duonfrato Ferdinando la 6-a, kiu sukcedis sian patron en la hispana trono. Karlo estis utila al la familia politiko kiel ilo en la lukto por reatingi la hispanan influon en Italio: li heredis dekomence de sia patrino la duklandojn de Parmo, Piacenzo kaj Toskanio (1731); sed poste, kiam konkeris Filipo la 5-a la Regnon de Napoloj kaj Sicilio dum la Milito de Sukcedo de Pollando (1733–1735), li iĝis reĝo de tiuj teritorioj laŭ la nomo de Karlo la 7-a. Li edziĝis en 1737 al Maria Amalia de Saksio, filino de Aŭgusto la 3-a, reganto de Saksio kaj Pollando-Litovio.

Reĝo de Napolo kaj Sicilio redakti

 
Karlo kiel Reĝo de Napolo kaj Sicilio

Dum sia reĝado en Napolo kaj Sicilio (Karlo la 7-a, Carlo VII en itala, aŭ simple Carlo di Borbone, tiele nomita tie), sciis registi, reformi kaj modernigi la regnon, unuigante ĝin, konkerante la amon de la civitanaro kun sia amata edzino Maria Amalia de Saksio, pludaŭris siajn militojn kontraŭ Aŭstrio kaj partoprenis kun Francio kaj Hispanio en la nomitaj «Familiaj Traktatoj».

Elstaras la fakto ke ordonis komenci la sisteman elfosadon de la urboj sepultitaj de la eruptoj de la Vezuvio de la jaro 79 nome Pompejo, Herkulano, Oplontis kaj la Vilaoj Stabianaj. Krome en 1752, kiam li ordonis konstrui ŝoseon sudenan (antaŭanta de la nuna Statale 18), aperis la restaĵoj de la urbo de Paestum de sub la makiso (parto de la amfiteatro kuŝas sub tiu ŝoseo). Temis pri tre grava trovitaĵo, ĉar estis tie tri grekaj temploj ege bone konservitaj.

La morto sen posteularo de Ferdinando la 6-a de Hispanio, havigis al Karlo la kronon de Hispanio, kiun prenis en 1759, lasinte triste, tiom fare de la gereĝoj kiom de la popolo, la kronojn de la Regnoj de Napolo kaj Sicilio al sia tria filo, Ferdinando.

Reĝo de Hispanio redakti

Post la mortoj de Ludoviko la 1-a kaj de Ferdinando la 6-a sen posteularo, la trono de Hispanio venis al Karlo la 3-a, tria filo de Filipo la 5-a kaj unua el sia edziĝo al Isabel de Farnesio, post grava sperto regista kiel reĝo de Napolo.

Ekstera politiko redakti

La Milito de la Sep Jaroj (1756–1763) redakti

La unua afero traktata de la nova reĝo estis la Milito de la Sep Jaroj. La hispana monarko devis partopreni en la milito post la okupo fare de britoj de Honduro kaj la perdo de la francia kolonio de Kebekio, kio postulis la hispanan intervenon en la konflikto por bremsi la britian ekspansionismon tra Ameriko.

En 1761 oni subskribis la Trian Familian Traktaton kaj Hispanio eniris en la armita konflikto. La milito finis per la Paco de Parizo de 1763. Hispanio cedis al Britio Floridon kaj teritoriojn de la Meksika Golfo, ŝanĝe de Havano kaj Manilo, konkeritaj de la britoj kaj, la francia Luiziano venis al Hispanio, pli preta defendi ĝin. Portugalio, alianca de la britoj, reokupis la kolonion Colonia del Sacramento.

En 1781, la guberniestro de Luiziano, Bernardo de Gálvez y Madrid, reokupis Floridon por Hispanio, pere de kuraĝa puĉo kontraŭ la britoj, kaj en 1782 Hispanio reokupis la insulon de Menorko.

Milito de sendependiĝo de Usono (1776–1783) redakti

Hispanio pluestis alianca kun Francio. Tiele dum la Usona Milito de Sendependeco, partoprenis kun Francio kontraŭ Britio apoge de la emancipigo de la dektri britaj kolonioj. La Traktato de Versajlo de 1783 finigis la militon. Hispanio reokupis Floridon kaj la teritoriojn de la Meksika Golfo, kvankam ĝi ne povis fari same ĉe Gibraltar. Hispanio tiele kontribuis al la sendependigo de Usono, kio kreis gravan antaŭanton por la emancipigo de la hispanaj kolonioj de Ameriko dum la 19-a jarcento.

Mediteraneo redakti

La Monarko partoprenis en la nordo de Afriko duoblecele kaj liberigi la maron de Barbareskaj piratoj kaj atingi ekonomiajn koncedojn.

Interna politiko redakti

 
Karlo la 3-a de Hispanio, statuo de la Reĝa Botanika Ĝardeno de Madrido

Pri interna politiko, li klopodis modernigi la socion pere de la absoluta povo de la Monarko laŭ programo de la Klerismo.

Klerisma Absolutismo redakti

Laŭ la idearo de la Klerismo propra de la epoko, Karlo la 3-a realigis gravajn ŝanĝojn —sen rompi la socian, politikaj aŭ ekonomian bazajn ordojn, tio estis la Klerisma Absolutismo— danke al helpo de teamo de ministroj kaj kunlaborantoj kleristaj, kiej la Markizo de Esquilache, Aranda, Campomanes, Floridablanca, Wall kaj Grimaldi.

En 1783 Karlo la 3-a proklamis la leĝon nome Pragmática en defendo de la vivo de ciganoj, sed ŝanĝe oni postulis de ili la forigon de sia nomada vivmaniero.

La reformoj de Esquilache redakti

 
Karlo la 3-a en ĉasvesto. Pentraĵo de Goya.

La Monarko nomumis la markizon de Esquilache [eskilAĉe] Sekretario de Financoj. Tiu aligis senjorlandojn al la Krono, kontrolis la ekleziajn sektorojn kaj reordigis la Armeon.