Karmelana akvomelisa akvo estas alkohola ekstraktaĵo el diversaj plantoj kiel citronmeliso, muskatnukso, cinamo, citrono, angelika radiko kaj aliaj plantopartoj, kiujn la karmelaninoj de la franca abatejo St. Juste produktis sub nomo "Eau de Carmes", por la franca imperiestro Karlo la Granda. La preciza konsisto estis longtempe sekreto.

Oni uzis la karmelitan akvon kontraŭ internaj problemoj de la stomako, intestoj aŭ kontraŭ malvarmumo. Oni uzis ĝin ekstere kiel frotaĵon.