Karmino

kemia kombinaĵo
karmina koloro

Karmino estas ruĝa kolorilo. Ĝi konsistas el kalciaj kaj aluminiaj saloj de karminata acido kaj estas ekstraktebla el koĉenilo, kiu estas produktata el koĉoj. Tiu kolorilo estas ankoraŭ uzata por ruĝigi certajn nutraĵojn, ĉar ĝi estas plene natura. Iam ĝi estis uzata ankaŭ por lipruĝo.

Karminata acido
Kardinaloj en karmina vesto.

La vorto karmina signifas la koloron de karmino. En la 255-nivela RVB-sistemo oni difinas ĝin kiel la koloron (150/0/24), do kiel mezhelan ruĝon kun iom da bluo.

Vidu ankaŭ redakti