Karmo

ago, aktiveco; koncepto de hindaj religioj kaj filozofioj (inkluzive de hinduismo, budhismo, kaj ĝainismo)

Karmo kaj vipako (sanskrite karma-vipâka, palie kamma-vipâka): ĉiuj agoj kaj faktoj (karmo) kaj ties sekvoj (vipako) laŭ iuj religioj : Hinduismo, Ĝajnismo, Budhismo, Spiritismo. Foje la vorto "karmo" estas erare uzita por inkluzivi kaj agojn kaj sekvojn, sed tio estas evitinda.

Karmo
Tradukoj de
कर्म (karma)
Palie kamma
Sanskrite कर्म (karma)
Japane 業 ()
Terminaro de Budhismo
vdr

Laŭ la budhismo, karmo estas fakte ne la ago mem, sed la intenco malantaŭ la ago; senintenca ago do ne estas karma. La ĝajnismo havas alian interpreton, kaj inkluzivas ankaŭ senintencajn agojn en la karmokoncepto.

Spiritismo nomas la karmon Leĝo de Kaŭzo kaj Efiko.

Vidu ankaŭ redakti