La Karolina paruo, Poecile carolinensis, estas eta kantobirdo, paserina birdo de la familio de paruoj nome Paruedoj. Often ĝi estas ankoraŭ lokita en la genro Parus kun plej parto de aliaj paruoj, sed analizoj de DNA kaj de morfologio sugestas, ke separi Poecile pli taŭge rigardas la rilataron inter tiuj birdoj (Gill et al., 2005). La American Ornithologists' Union traktas Poecile kiel distinga genro de antaŭ iom da tempo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Karolina paruo
Karolina paruo
Karolina paruo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruedoj Paridae
Genro: Poecile
Specio: P. carolinensis
Poecile carolinensis
(Audubon, 1834)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Karolina paruo ripoze sur branĉo.

Aspekto redakti

Plenkreskuloj estas 11.5–13 cm longaj kun pezo de 9–12 g, kaj havas nigrajn kronon kaj mentonon kun blankaj vizaĝoj. Ties subaj partoj estas blankaj kun ruĝecbrunaj flankoj; la dorso estas griza. Ili havas mallongan malhelan bekon, mallongajn flugilojn kaj modere longan voston.Tre simila al la Nigrakrona paruo, la Karolina paruo distingiĝas el tiu pro sia ioma pli brunaj flugiloj kun ankaŭ la kovriloj brunaj (ne blanke markitaj) kaj la blankaj markoj de la duarangaj flugilplumoj malpli videblaj; la vosto estas ankaŭ iom pli mallonga kaj pli kvadrofina. Ankaŭ la alvokoj kaj kantoj diferenciĝas subtile al sperta aŭdinto: la alvoko de la Karolina paruo estas pli rapida kaj altatona ol tiu de la Nigrakrona paruo, dum la Karolina paruo havas kvarnotan kanton fii-bii-fii-bej, dum la Nigrakrona paruo malkantas la altajn notojn. Identigo ege malfacilas eĉ per bona vidaĵo.

La plej fama alvoko estas la familiara ĉika-dii-dii-dii kiu nomigas tiun birdon (kaj aliajn de la familio) en Nordameriko.

Disvastiĝo kaj habitato redakti

La reprodukta habitato estas miksita aŭ decidua arbaro de Usono el Nov-Ĵerzejo orienten al suda Kansaso kaj suden al Florido kaj Teksaso, tio estas orienta Usono escepte la plej nordaj ŝtatoj; estas malplenaĵo en la teritorio je altaj altitudoj en la Apalaĉoj kie ili estas anstataŭataj de siaj pli norda parenco, la Nigrakrona paruo. Ili nestumas en arbotruo; la paro elfosas la neston, kutime uzanta naturan kavaĵon aŭ foje jam uzitan neston de pego. Ili povas interreproduktiĝi kun la Nigrakrona paruo kie la teritorioj koincidas, kio povas fari la identigon malfacila.

Ili estas konstanta loĝantoj kiuj kutime ne moviĝas suden eĉ dum malvarmega vintra vetero.

Kutimoj redakti

Tiuj birdoj saltetas laŭ la branĉaro serĉe de manĝo, foje pendigitaj kapalteren; ili povas fari mallongajn flugojn por kapti insektojn dumfluge. Insektoj formas grandan parton de ilia dieto, ĉefe somere; semoj kaj beroj iĝas gravaj vintre. Ili foje martelas semojn sur arbo aŭ arbusto por malfermi ilin; ili ankaŭ stokas semojn por posta uzo.

Dum la aŭtuna migrado kaj vintro, paruoj ofte ariĝas. Multaj aliaj specioj de birdoj, inklude paruojn, nuksrompulojn kaj paruliedojn, povas manĝi kune en tiuj aroj. Tiuj aroj de miksitaj specioj restas kune ĉar la paruoj alvokas kiam ili trovas bonan manĝofonton. Tiuj alvokoj formas unuigon en la grupo, permesante aliajn birdojn trovi manĝon pli efike.

Karolinaj paruoj povas malaltigi siajn korpotemperaturojn por atingi intencan staton de hipotermio nomita torporo. Ili faras tion por konservi energion dum tre malvarmaj vintroj. En tre malvarmaj veterkondiĉoj ili serĉas kavaĵojn kie ili kaŝas kaj pasas ĝis15 horojn foje en torpor; dum tiu tempo ili vekas sed senresponse; ili ne estu prenataj tiam ĉar la timego esti kaptata povus mortigi ilin.

Karolinaj paruoj estas tiom similaj al la Nigrakronaj paruoj ke eĉ ili mem penas rekoni siajn speciojn. Pro tio ili foje interreproduktiĝas kaj produktas hibridojn. La plej evidentaj diferencoj inter la tri amerikaj paruoj estas ke la Karolina paruo kantas kvarnotan kanton, black-capped ones kantas dunotajn kantojn kaj la hibridoj kantas trinotajn kantojn.[1]

Referencoj redakti

  • Del Hoyo, J., Elliot, A., & Christie D. (eds). (2007). Handbook of the Birds of the World. Volume 12: Picathartes to Tits and Chickadees. Lynx Edicions. ISBN 978-84-96553-42-2
  • Gill, F. B., Slikas, B., & Sheldon, F. H. (2005). Phylogeny of titmice (Paridae): II. Species relationships based on sequences of the mitochondrial cytochrome-b gene. Auk 122: 121-143. DOI: 10.1642/0004-8038(2005)122[0121:POTPIS]2.0.CO;2 HTML resumo

Studo redakti

Todd M Freeberg (2006) Social Complexity Can Drive Vocal Complexity: Group Size Influences Vocal Information in Carolina Chickadees.

http://www.blackwell-synergy.com/doi/abs/10.1111/j.1467-9280.2006.01743.x[rompita ligilo]

Eksteraj ligiloj redakti