Karolo Teodoro (Palatinato kaj Bavario)


Karolo Filipo Teodoro (naskiĝis la 11-an de decembro 1724 ĉe Bruselo; mortis la 16-an de februaro 1799 en Munkeno), el la vitelsbaĥa dinastio, estis ekde la 31-a de decembro 1742 kun la nomo "Karolo la 4-a" palatinata grafo kaj princo-elektisto de Elekto-Palatinato kaj duko de Jülich-Berg. Ekde la 30-a de decembro 1777 li estis kun la nomo "Karolo la 2-a" ankaŭ princo-elektisto de Bavario. Lia regado gravegis por la kultura, ekonomia kaj infrastruktura evoluo de suda Germanio en la dua duono de la 18-a jarcento.

Karolo Teodoro
Blazono de Karolo Teodoro ĉe Zeughaus en Mannheim
Blazono de Karolo Teodoro ĉe Zeughaus en Mannheim
Persona informo
Naskiĝo 11-an de decembro 1724 (1724-12-11)
en Drogenbos, Aŭstra Nederlando
Morto 16-an de februaro 1799 (1799-02-16) (74-jaraĝa)
en Palaco Nymphenburg
Tombo Theatiner-preĝejo, Munkeno vd
Etno Germanoj vd
Ŝtataneco Elektoprinclando Bavario vd
Subskribo Karolo Teodoro (Palatinato kaj Bavario)
Familio
Dinastio Vitelsbaĥoj vd
Patro Johano Kristiano de Palatinato-Sulzbach vd
Patrino Maria Henriette de La Tour d'Auvergne vd
Edz(in)o Countess Palatine Elisabeth Auguste of Sulzbach • Archduchess Maria Leopoldine of Austria-Este vd
Amkunulo Josepha von Heydeck vd
Infanoj Karoline Franziska Dorothea von Parkstein • Eleonore von Bretzenheim • Karoline von Bretzenheim • Karl August Friedrich Joseph von Bretzenheim • Friederike von Bretzenheim vd
Parencoj Count Palatine Joseph Charles of Sulzbach • Countess Palatine Elisabeth Auguste of Sulzbach vd
Profesio
Okupo dignitary • artkolektanto vd
Aktiva en BruseloMannheimLovenoLeidenMunkeno vd
Princo-elektisto de Palatinato
Karolo la 4-a
Dum 17421777
Antaŭulo Karolo la 3-a Filipo
Sekvanto Elekto-Palatinato unuigita kun Bavario
Princo-elektisto de (Palatinato-)Bavario
Karolo la 2-a
Dum 17771799
Antaŭulo Maksimiliano la 3-a Jozefo
Sekvanto Maksimiliano la 4-a Jozefo
Duko de Jülich-Berg
Dum 17421795
Antaŭulo Karolo Filipo
Sekvanto aneksita de Francio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Princo-elektisto de Elekto-Palatinato redakti

Karolo Teodoro, el la branĉo Pfalz-Sulzbach de la Vitelsbaĥoj, heredis la Elekto-Palatinaton post la morto de sia antaŭulo kaj malproksima parenco, Karolo la 3-a Filipo, la lasta ano de la branĉo Pfalz-Neuburg.

Karolo Teodoro efektivigis multajn reformojn en klerisma spirito kaj estis malavara mecenato. Sub lia regado floris ekonomio, kulturo kaj scienco. La palatinata ĉefurbo Mannheim iĝis centro de eŭropa baroko. La kulturan vivo riĉigis interalie nomoj kiel Mozart, Voltaire kaj Schiller.


Princo-elektisto de Palatinato-Bavario redakti

Tiu ĉi "ora erao" de Mannheim ĉesis subite en la jaro 1777, kiam formortis la bavara linio de la Vitelsbaĥoj kun Maksimiliano la 3-a Jozefo. Karolo Teodoro nun heredis la bavaran tronon kaj princo-elektistecon. Li tamen ne fariĝis duobla princo-elektisto – ekzistis jam antaŭa interkonsento por ĝuste tiu heredo-kazo, ke la nun kunigita lando "Palatinato-Bavario" nur havu unu princo-elektistan voĉon.

Karolo Teodoro komence ne volis akcepti la heredaĵon kaj provi interŝanĝi la bavarajn teritoriojn kun Jozefo la 2-a kontraŭ aliaj. Tiun interŝanĝon tamen malhelpis Prusio, kaj li devis kontraŭvole akcepti iĝi bavara reganto. En 1778 li translokigis sian rezidejon de Mannheim en Palatinato al Munkeno en Bavario, kien li ankaŭ alportis siajn palatinatajn konsilistojn.

La nova situacio ne estis populara en Palatinato, nek en Bavario. La kultura vivo en Palatinato perdis gravan subtenanton, ĉar Karolo Teodoro pli multe okupiĝis pri la nova, pli granda, regno-parto Bavario. En Bavario li estis multe malpli ŝatata ol en Palatinato, kie oni konsideris lin kaj liajn konsilistojn fremdaj regantoj. En 1784 kaj 1785 li forte malpermesis ĉiajn asociojn sen eksplicita oficiala permeso, kaj aparte forte agadis kontraŭ iluminatoj kaj framasonoj.

Ankaŭ en Bavario li efektivigis reformojn kaj subtenis arton, sciencon, bonfarton kaj edukadon, sed lia regado iĝis pli kaj pli aŭtoritara.

En 1799 li mortis pro apopleksio.


Familio redakti

Karolo Teodoro edziĝis dufoje:

Krom tio, li tamen havis plurajn eksteredzecajn gefilojn kun diversaj amatinoj.

Pro manko de tronheredontoj el liaj du edzecoj, lin postsekvis alia parenco, Maksimiliano la 4-a Jozefo el la dinastia branĉo Pfalz-Zweibrücken.