Karolo la 6-a (Sankta Romia Imperio)

Karolo la 6-aKarlo la 6-a (naskiĝis la 1-an de oktobro 1685 en Vieno; mortis la 20-an de oktobro 1740 en Vieno) estis imperiestro de la Sankta Romia Imperio de 1711 ĝis sia morto. Krome li estis ankaŭ:

Karolo la 6-a
Persona informo
Karl VI.
Naskiĝo 1-an de oktobro 1685 (1685-10-01)
en Vieno
Morto 20-an de oktobro 1740 (1740-10-20) (55-jaraĝa)
en Vieno
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per malsano de gastrointesta sistemo vd
Tombo Imperia kripto, Vieno vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hispanagermana vd
Ŝtataneco HungarioHispanio vd
Subskribo Karolo la 6-a (Sankta Romia Imperio)
Familio
Dinastio Habsburgoj vd
Patro Leopoldo la 1-a vd
Patrino Eleonora Magdalena de Palatinato-Neuburg vd
Gefratoj Maria Antonino de Aŭstrio • Maria Magdaleno de Aŭstrio • Maria Elizabeto de Aŭstrio • Maria Ana de Aŭstrio • Maria Terezo de Aŭstrio • Jozefo la 1-a • Leopoldo Jozefo de Aŭstrio vd
Edz(in)o Elizabet Kristina de Brunsvigo-Wolfenbüttel vd
Infanoj Maria Tereza de Aŭstrio • Maria Anno de Aŭstrio, Arkidukino de Aŭstrio • Archduchess Maria Amalia of Austria • Leopooldo Johano, Arkiduko de Aŭstrio vd
Profesio
Okupo monarko • artkolektanto vd
Aktiva en Vieno vd
Imperiestro de la Sankta Romia Imperio
Karolo la 6-a
Dum 1711-1740
Antaŭulo Jozefo la 1-a
Sekvanto Karolo la 7-a
Reĝo de Bohemio
Karolo la 2-a
Dum 1711-1740
Antaŭulo Jozefo la 1-a
Sekvanto Karolo la 3-a
Reĝo de Hungario, Kroatio kaj Slavonio
Karolo la 3-a
Dum 1711-1740
Antaŭulo Jozefo la 1-a
Sekvanto Maria Terezia
Reĝo de Napolo
Karlo la 6-a
Dum 17131735
Antaŭulo Filipo la 5-a (Hispanio)
Sekvanto Karlo la 7-a
Reĝo de Sicilio
Karlo la 4-a
Dum 17201735
Antaŭulo Viktoro Amadeo la 2-a de Savojo
Sekvanto Karlo la 5-a
Reĝo de Sardio
Dum 17131720
Antaŭulo Filipo la 5-a (Hispanio)
Sekvanto Viktoro Amadeo la 2-a de Savojo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Karolo la 6-a

Karlo estis la dua filo de Leopoldo la 1-a, kies unua filo, Jozefo la 1-a, regis antaŭ Karlo.

Li havis tri filinojn, Maria Teresia, Maria Anna kaj Maria Amalie, sed lia sola filo mortis kiel infaneto. Ĉar laŭ la tradicio de la Sankta Romia imperio virinoj ne povis heredi la regadon, li je la 19-a de aprilo 1713 dekretis la Pragmatan Sankcion, laŭ kiu liaj filinoj ne nur ricevis la rajton heredi la regadon, sed eĉ la prioritaton al la filinoj de lia frato Jozefo. La Sankcio krome fiksis, ke la habsburga regno ne estu dividita.

Post la morto de Karlo kelkaj regnoj (Bavario, Francio, Prusio, Saksio) kontestis la Sankcion, per kio ekestis la Aŭstria Hered-Vica Milito (Aŭstria Sukcedo-Milito). Post tiu milito la Dua Paco-Traktato de Aĥeno en 1848 agnoskis la regadon de Maria Terezo; jam en 1845 Francisko la 1-a Stefano, la edzo de Maria Terezo, estis elektita kiel Imperiestro de la Sankta Romia imperio.

Karlo, kiu antaŭe estis reganto de la hispana parto de la habsburga regno, en Aŭstrio enkondukis la hispanan kortegan ceremoniaron kaj konstruigis la Hispanan Kortegan Rajdlernejon. Li alkonstruigis al la kastelo Hofburgo en Vieno la Mikaelanan Alon, en kiu troviĝis ĝis 2005 la Internacia Esperanto-Muzeo.

Bazaj informoj redakti

Kontribuo al kulturo redakti

En 1716-1737 laŭ ordono de la imperiestro ĉe Karlsplatz en Interna urbo de Vieno (Aŭstrio) estis konstruita Karlskirche dediĉita al la imperiestra patrono Karlo Boromeo. Tiel li plenumis sian promeson, donitan en 1713, kiam la lasta epidemio de la bubona pesto trafis Bohemion, mortiginte 100 mil homojn[1].

Referencoj redakti

  1. Stanislavo Belov (2018-06-07) Plezuroj de Vieno (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-03-09. Alirita 2019-03-09.