Karolo la 8-a (Svedio)

Karl Knutsson (naskiĝis oktobro 14081409, mortis la 15-an de majo 1470) de la dinastio Bonde estis reĝo de Norvegio kun la nomo Karl I (Karolo la 1-a) de 1449 ĝis 1450, kaj estis reĝo de Svedio dum tri periodoj.

Karl Knutsson (Bonde)
Reĝo de Svedio kaj Norvegio
Karlo en skulpturo farita dum la 1480-jaroj
Karlo en skulpturo farita dum la 1480-jaroj
Persona informo
Karl VIII.
Naskiĝo oktobro 14081409
en Kastelo Ekholmen,  Svedio
Morto 15-a de majo 1470
en Kastelo de Stokholmo,  Svedio
Tombo Riddarholm-preĝejo, Stokholmo vd
Religio kristanismo vd
Lingvoj sveda vd
Ŝtataneco Svedio vd
Familio
Dinastio Bonde vd
Patro Knut Bonde vd
Patrino Margareta Karlsdotter vd
Gefratoj Birgitta Stensdotter vd
Edz(in)o Catherine of Bjurum • Christina Abrahamsdotter • Brita Bjelke vd
Infanoj Magdalena of Sweden • Kristina Karlsdotter • Birgitta Karlsdotter • Karl Karlsson vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Regento de Svedio
Dum 14381440
Antaŭulo Engelbrekt Engelbrektsson
Sekvanto Kristoforo de Bavario (reĝo)
Reĝo de Norvegio
Karolo la 1-a
Dum 20-a de novembro 1449 (kronita) – junio 1450
Antaŭulo Kristoforo de Bavario
Sekvanto Kristiano la 1-a
Reĝo de Svedio
Karolo la 8-a aŭ 2-a
Dum 20-a de junio 144824-a de februaro 1457
Antaŭulo Kristoforo de Bavario
Sekvanto Kristiano la 1-a
2-a periodo
Dum 9-a de aŭgusto 146430-a de januaro 1465
Antaŭulo Kristiano la 1-a
Sekvanto Kettil Karlsson Wasa (regento)
3-a periodo
Dum 12-a de novembro 146715-a de majo 1470
Antaŭulo Erik Axelsson Tott (regento)
Sekvanto Sten Sture la Maljuna (regento)
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Karl ankaŭ estas konata per la nomo Karolo la 8-a de Svedio (ekzemple, foje en la sveda, Karl VIII), kiun oni komencis uzi longe post lia morto en Svedio. En lia tempo, ŝajnas kiel oni fakte iam uzis Karolo la 2-a (Karl II) en Svedio. La pli nova nomo Karolo la 8-a estas bazita sur malĝusta historioscio ekde la 16-a jarcento, ĉefe de historiisto-episkopo Johannes Magnus, kaj tiel ne vere estas ĝusta. Oni ne scias pri la nomoj de ĉiuj reĝoj de Svedio, sed el tiuj kiujn oni certe konas, Karl Knutsson fakte ja estas la dua kun la nomo Karl.

Biografio redakti

Li estis reĝo de Svedio en unu el la plej turbulemaj periodoj de la historio de tiu lando. La tiam kuranta politika malstabileco dufoje kaŭzis lian ekzilon eksteren de la lando, kaj li kvar fojojn okupis la povon (tri kiel reĝo).

Li estis monarko kiu montris grandan forton kontraŭ siaj malamikoj kaj penis rekapti la povon pere de la Unio de Kalmar, kie li estis devigata alfronti, en longa konflikto, la reĝon de Danio, kiu same aspiris lian tronon. La milito kiun li tenis kontraŭ Danio speguliĝis ĉe la neebleco de ia unuigo kaj tio estis la komenco de granda kaj malfermita rivaleco inter ambaŭ regnoj.


Literaturo redakti