Karos
Karos [karoŝ] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Cigánd. La loknomo signifas: braka.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 15 km²
- Alto super marnivelo: 95 m
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.3314/21.743
- Loĝantaro: 540
- Poŝtkodo: 3962
- Telefonprefikso: 47
Situo redakti
Karos situas sur ebenaĵo, laŭ la slovaka landlimo, laŭ traira flankovojo. Sátoraljaújhely troviĝas 15, Sárospatak 16, Cigánd 17, Miskolc 90 km-ojn.
Historio redakti
Arkeologoj trovis tie restaĵojn de la alvenintaj nomadaj hungaroj. La unua mencio devenis el 1392. En 1880 incendio okazis. Post Traktato de Trianon la vilaĝo trovis sin apud nova limo de Ĉeĥoslovakio. Ekde 2008 ankaŭ Slovakio apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas senkontrole trairebla.
Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, biblioteko, migra poŝto, klubo de maljunuloj.
Vidindaĵoj redakti
- kalvinana preĝejo
- katolika preĝejo
- monumento de falintoj dum la mondomilitoj
- memorloko (arkeologa parko) kun 73 da tomboj el la 10-a jarcento
Famuloj redakti
En Karos naskiĝis ekonomikisto Ernőné Csizmadia Magda Székely.