Karpacz

urbo en Silezio

Karpacz (prononcu: kArpaĉ), ĝis la jaro 1945 germanlingve Krummhübel, estas urbo en la provinco Malsupra Silezio (Dolny Śląsk) en la sudokcidento de Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo Karpacz en distrikto Jelenia Góra. Fine de 2021 en la urbo vivis 4 457 loĝantoj.[1]

Karpacz
germane: Krummhübel

Blazono

Blazono
urba municipo de Pollando • urbo
Karpacz (Pollando)
Karpacz (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Karpacza
Provinco Malsupra Silezio
Distrikto Distrikto Jelenia Góra
Komunumo Komunumo Karpacz
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Urborajtoj 1960
Koordinatoj 50° 47′ N, 15° 45′ O (mapo)50.77833333333315.757222222222Koordinatoj: 50° 47′ N, 15° 45′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 480 ... 885 m
Areo 37,96 km²
Loĝantaro 4457 (en 2021)
Loĝdenso 117 loĝ./km²
Poŝtkodo 58-540 ĝis 58-550
Telefona antaŭkodo 75
Aŭtokodo DJE
TERYT 5020106011
Estro Bogdan Malinowski
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Konstytucji 3 Maja 54
Retpoŝto de estraro burmistrz@www.karpacz.pl
informacja@www.karpacz.pl
Poŝtkodo de estraro 58-540
Telefono de estraro 0757619150
Fakso de estraro 0757619224
Ĝemelaj urboj (Pollando) Gdynia,
(Danio) Hammel,
(Germanio) Reichenbach,
(Germanio) Kamenz
Komunuma retejo http://www.karpacz.pl
Domajno karpacz.eu
vdr

Situanta ĉe la la nordaj deklivoj de la Gigantmontaro, proksime al ties plej alta monto Neĝulo (pole: Śnieżka), ĝi estas grava centro de turismo. En la vintraj monatoj la loko estas unu el la plej konataj vintrosportejoj de la regiono.

La plej proksima internacia flughaveno estas en Vroclavo.

Geografio redakti

Karpacz situas en alteco de 480 ĝis 885 m super la marnivelo. Sude de la urbo troviĝas la ĉefa kresto de Gigantmontaro kun la ĉeĥa-pola limo.

Historio redakti

En la regiono de Karpacz mezepokaj ministoj serĉis plumbon kaj feron. Dokumento de la jaro 1599 mencias minejon Krummhübel (prononcu proksimume: krUmhibl). Tiun (germanan) nomon la setlejo havis ĝis 1945 kiam ĝi fariĝis parto de Pollando. Dum la Tridekjara Milito (1618–1648) ĉi tie setliĝis religiaj rifuĝintoj el Ĉeĥio, kiuj komencis preskaŭ 200-jaran periodon de herbokuracado — administracie detruita pro disvolvo de kemia farmakologio. Post ligo al la fervoja reto (1895) disvolviĝis kelkaj metalprilaboraj firmaoj kaj kreskis la signifo de la turismo. Post la Dua mondmilito inter 1945 kaj 1947 okazis forpelo de la germanaj kaj almigro de polaj loĝantoj. En la jaro 1960 Karpacz ricevis la urbajn rajtojn.

Kulturo redakti

La 28-an de februaro 1995 estis fondita Muzeo pri Ludiloj el kolekto de Henryk Tomaszewski, kiu el la tuta mondo arigis pli ol 2000 eksponaĵojn.

Ekspozicio de mineraloj troviĝanta sub restoracio Dwór Liczyrzepy montras juvelojn el Pollando kaj la tuta mondo.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti