KRISTANAJ GNOSTIKULOJ
“Karpokrato”
sekso = vira
nacio = Egipta
naskiĝoloko = Aleksandrio (Egiptio)
Mortodato = eble 138
aktiveco1 = filozofo
aktiveco2 = kristana predikanto
doktrino = gnostikulo rifuzita de la oficiala Eklezio. Subtenanto de libertinismo
lingvo = greka

Karpokrato estas gnostika filozofo de la 2-a jarcento naskiĝinta en Aleksandrio. [1]

Biografio redakti

Disĉiplo de doceta Cerinto, pri lia vivo oni scias malmultajn apartaĵojn: li predikis, en Aleksandrio, doktrinon kiu kunigis la fundamentojn platonajn al la Logos (Kristo) epoke de la regno de la imperiestro Publio Elio Trajano Hadriano, fondis gnostikan skolon (karpokratan), poste posteule estratan de lia filo Epifano. Tiuj malmultaj informoj troviĝas en letero atribuita al Epifano kaj en verko de Sankta Ireneo el Liono. Oni scias, krome, ke Karpokrato neniam transloĝigis al Romo, malgraŭ ke en tiu urbo enstaliĝis komunumo de karpokratanoj. [2]

Karpokrata Doktrino redakti

La karpokrata doktrino baziĝas sur tri fundamentaj startpunktoj:

  • la mondo ne estas realaĵo de la negenerita kaj nekonebla Patro, sed de malsuperaj potencoj demonaj kiuj, kupliĝantaj inter si, ĝin (la mondon) generis celante imiti tiun dian. El iliaj kupliĝoj naskiĝis ankaŭ la korpoj de la homoj, fariĝontaj karceroj por iliaj animoj;
  • Jesuo estis efektive natura filo de Jozefo kaj de Maria, sed, danke al la virtoj de lia firma kaj pura animo, kiu estis dotita per preciza “rememoro” pri la aĵoj viditaj dum restado ĉe la ĉiela Patro, al li estis donitaj apartaj povoj, nome la samaj povoj kiuj estis donitaj al la apostoloj dum la malsupreniro de la Sankta Spirito. Li, krome, jam konis la sekreton por forfuĝi el la tiraneco de la inhibicioj;
  • ĉiu homo, pere de la reenkarniĝo, transŝanĝante ĉiun okazon en sperton, havas la eblon esti investita per la samaj povoj de Jesuo. Atinginte tiun stadion, la animo povas sin liberigi el la jugo de la renaskiĝoj, kaj resupreniri la sep ĉielojn por alveni ĝis la Patro.

Tamen, la animoj, por akiri la eblecon eliri el la ciklo de reenkarniĝoj, devas nur akcepti pasive la pasiajn dezirojn. Konsekvence de tio la karpokratanoj predikis la spontanan konsenton al la pasiaj puŝoj, la libertinismon, la rifuzon de la geedziĝo, la abolicion de la sociaj kastoj, la staton de komuneco de la havaĵoj, kaj sin dediĉis al la magiaj artoj kaj al la pretigo de amfiltriloj. Kelkaj animoj, speciale potencaj, povas eliri el la ĉielo dum unusola reenkarniĝa stato.[3]

Tiu doktrina dedukto, kaj konduto, skandalis kaj multajn aliskolajn gnostikajn majstrojn kaj kristanojn, kiuj furioze batalis tiun sekton ĝis ĝin malaperigi el la sceno de la kultura historio: kio okazis ĉirkaŭ en la 4-a jarcento post la detruo de ĉiuj ĝiaj skribitaj dokumentoj.

Tamen, tiuj “aberacioj” estas ŝuldeblaj pli al la sekto ol al ĝia iniciatinto, kies gnostikaj referencoj ankoraŭ ne tute klaras.

Epifano redakti

La malmultaj informoj pri la vivo de Epifano estas transdonitaj de Klemento de Aleksandrio. Ŝajnas ke li estis aleksandria kaj filo de Karpokrato.[4]Ĉe Klemento, krom tiuj informoj, troviĝas ankaŭ iuj eroj de lia verko Pri justeco. En ĝi la filo de Karpokrato, kuniĝinte al la antikva kontraŭstaro, origine pagana, inter Naturo kaj Leĝo, «vidas en la homaj leĝoj (la mosea leĝo), kiu sankcias la rajton de la posedo, gravan malobservon al la diaj leĝoj, fonditaj sur komuneco de ĉiuj havaĵoj; ankaŭ “la virinon (Dio) kupligis kun la homo kaj simile li kupligis ĉiujn bestojn kaj tiel manifestiĝis lia justeco kiel komuneco kun egalrajto. Sed tiuj kiuj naskiĝis danke al tiu principo rifuzis la komunecon kiu produktis ilian naskiĝon kaj diras: “kiu edzinigis virinon ŝin tenu”, dum ĉiuj povus ilin havi komunece, kiel vidigas la aliaj bestoj».

En iu letero, plue, li skribas ke Dio intencis ŝerci, kiam anoncis la ordonon de la malpermeso deziri la alies virinon aŭ la alies havazojn: se estis Dio mem la kreanto de la seksa deziro, lia vera mesaĝo, laŭ Epifano, estis dividi ĉion kun ĉiuj, aŭ la libertinismo plej intensa.

La Klementa teksto, prefere ĝenerale, ne prezentas tamen klarajn referencojn al gnostikaj konceptoj, eĉ oni tutklate parolas pri Dio supera kreinto de la mondo dum, male, en la Gnozo la kreado de la materia mondo estas ŝuldata al malsupera Dio.

Klemento akuzas Karpokraton pri falsado de la Evangelio laŭ Marko transformita en tiu kiun hodiaŭ estas nomata “Sekreta Evangelio laŭ Marko”.

Laŭ iuj modernaj esploristoj, Epifano mortis en Sami (Kefalonio), aĝante deksep jarojn, ĝuste pro liaj diboĉaĵoj. Aliaj historiistoj, male, subtenas ke reale Epifano neniam ekzistis, sed estis mito kreita de korpokratanoj, kiuj por lin honori, estis ankaŭ kreintaj templon sur la insulo Samoso.

Karpokratanoj redakti

La gnozo de karpokratanoj disvastiĝis en Romo epoke de papo Aniceto (155/156) iniciate de iu Marĉelina.

Ireneo en Adversus haereses, krom pri magiaj pratikoj, liveras etan priskribon pri la etikaj principoj de la sekto, montrante kondamnon ligitan pli al la peko ol al la pekulo, kaj tion li faras nur por prevente informi siajn samfidelulojn.

Notoj redakti

  1. Li havis filon kiu mortis eble je aĝo de 17 jaroj, kiu estis aŭtoro de eseo “Pri la justeco”, citita de Klemento de Aleksandrio.
  2. Laŭ interesa opinio, Karpokrato ne estus persona nomo, sed nur titolo. Fakte ekzistis greka diaĵo nomata Harpocrates en kies nomo oni kultis misterecajn ritojn. Karpokrato, do, pro asonanco, povis esti la titolo de la karisma ĉefo de la gnostika sekto de karpokratanoj.
  3. Al tiu etika koncepto korespondas ampleksa kaj kompleksa kosmologio apogita sur Arkontoj, nome Anĝeloj kreintoj de la mondo.
  4. Klemento, Stromatoj, III 5.

Bibliografio redakti

Originaj fontoj:
Esokoraj fontoj:
  • Michel Onfray, Contre-histoire de la philosophie, vol. 2 : Le christianisme hédoniste, Paris, Grasset, 2006
  • Katolikaj enciklopedioj
    • [1] Enciclopedia_Cattolica
    • [2] Cathopedia:Voci_indispensabili
    • [3] Catholic_Encyclopedia
  • A. Hilgenfeld, Die Ketzergeschichte des Urchristentums, Leipzig 1884, p. 397 e seguenti;
  • H. Kraft, Gab es einem Gnostiker Karpokrates?, in «Theologische Zeitschrift», VIII 1952, p. 434 kaj sekvaj;
  • H. Liboron, Die karpokratianische Gnosis, Leipzig 1938;
  • S. Pétrement, Le Dieu séparé. Les origines du gnosticisme, Paris 1984, p. 475 kaj sekvaj;
  • Testi gnostici in lingua greca e latina, a cura di Manlio Simonetti, Milano 1993, p. 181 kaj sekvaj.

Vidu ankaŭ redakti