Kartkaptisto Sakura

Kartkaptisto Sakura (japane: カードキャプターさくら [Kādokjaputā Sakura], angle: Cardcaptor Sakura) estas mangao de la virina grupo CLAMP kaj samnoma animeo bazita sur la mangao. La mangao aperis en la por-knabina magazino Nakayoshi de eldonejo Kodansha ekde 1996 ĝis 2000, dum la animeo estis elsendita inter la jaroj 1998 kaj 2000.

Kartkaptisto Sakura
Originala titolo カードキャプターさくら
[Kādokjaputā Sakura]
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana
Ĝenro maho-ŝoĝo, amaferoj
Por kiu ŝoĝo
Mangao
Aŭtoro CLAMP
Publikiginto Kodansha
Magazino Nakayoshi
Aperdatoj majo 1996 — junio 2000
Volumoj 12
Animeo (tv)
Reĝisoro(j) Asaka Morio
Studio(j) Madhouse
Muziko Takayuki Negishi
Televidaj retoj NHK, Animax
Aperdatoj 7a de aprilo 1998 —
21a de marto 2000
Epizodoj 70
Animeo (filmo)
Kartkaptisto Sakura. La filmo
Originala titolo 劇場版カードキャプターさくら [Gekiĝōban Kādokjaputā Sakura]
Reĝisoro(j) Asaka Morio
Studio(j) Madhouse
Aperdatoj 21-a de aŭgusto 1999
Daŭro 79 min.
Animeo (filmo)
Kartkaptisto Sakura. La filmo 2: La sigelita karto
Originala titolo 劇場版カードキャプターさくら 封印されたカード
[Gekiĝōban Kādokjaputā Sakura Fūinsareta Kādo]
Reĝisoro(j) Asaka Morio
Studio(j) Madhouse
Aperdatoj 15-a de julio 2000
Daŭro 82 min.
vdr

La mangao publikiĝis unuafoje en majo 1996 en la monata ŝoĝoa magazino Nakayoshi ĝis sia fino, publikigita en junio 2000, post dek du volumoj (50 ĉapitroj). La rakonto de la mangao estis adaptita al animea serio fare de studio Madhouse. La animeo elsendiĝis en Japanio ekde la 7-a de aprilo 1998 ĝis la 21-a de marto 2000 en la televidkanalo NHK, post 70 epizodoj.[1]

En 2016, la mangao celebris 20-jariĝon kaj neatendite CLAMP lanĉis daŭrigon de Cardcaptor Sakura, subtitolita Clear Card Hen, kun novaj ĉapitroj publikigitaj en Nakayoshi. La serio rakontas la novajn aventurojn de 13-jaraĝa Sakura. La animeo bazita sur ĉi tiu nova mangao esti lanĉita en januaro 2018.

Ĝi klasiĝas en la ĝenro maho-ŝoĝo (magia knabino).

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Ĉefrolulo Sakura Kinomoto estas 10-jaraĝa, lernanto de la kvara klaso de bazlernejo. Ŝi malfermis malnovan libron (vere kartujon) troviĝanta en la skribĉambro de sia patro, kaj akcidente malsigelis sorĉajn kartojn Clow Card, kiuj kaŭzas problemojn en la mondo. Por repreni la kartojn, per helpo de "la Defendanto de Sigelo" Cerberus (Kero), ŝi iĝis "kartkaptisto".

Ĉiurakonte sorĉkartoj kaŭzas problemojn en ŝia urbo. Sakura solvas problemojn per siaj propraj sorĉkartoj, kaj kaptas kartojn. Kaptitaj kartoj ebligas, ke ŝi uzu novan sorĉon. Ĉi tiu sistemo estas simila al tiu de tiamaj komputilaj ludoj (kiel ekzemple PokémonDigimon).

Dum la rakonto progresas, aperas novaj personoj kiel la rivalo de Sakura, nome Shaoran Li, knabo el Honkongo kiu devenas de la sorĉisto Clow Reed —la kreinto de la kartoj—. Eĉ tiel, ili starigas amikecon kiu iom post iom transformiĝas en amon. Dume, Yukito Tsukishiro, amiko de la pliaĝa frato de Sakura, estas alia gardisto de kartoj kies vera aspekto estas simila al anĝelo nomata Yue.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti