Kartuzia kato, nomita ankaŭ kato chartreux, estas raso de hejma kato konsiderita origina el Francio. Tiu kato karakteriziĝas per la kupreca aŭ oranĝa koloro de ties okuloj kaj pro sia blueca haŭto. Ties vizaĝa mieno estas similaj al rideto. La disvolvigo de la kartuziaj estas malrapida: ili postulas pli ol unu jaro por maturiĝo.

Fakte la raso estas origina el Turkio kaj Irano, sed estis alporita en Francion dum la Krucmilitoj. En la 1930-aj jaroj, la fratinoj Léger disvolvigis kaj plibonigis la rason. Ĝi estis agnoskita kiel tio en 1939, sed ili estis sur la rando de la formorto post la Dua Mondmilito, sed la disvolvigo de kriterioj de selektado tre precizaj en la 1980-aj jaroj kondukis al la rekuperado de la dekomenca raso. Populara en Francio, la chartreux estis priskribita en poemo de Joachim du Bellay. Ekde tiam multaj personoj ekakiris kartuziajn katojn, inter kiuj Colette kaj Charles de Gaulle.

La kartuzia havas tre klaran prezenton de seksa duformismo. La masklo estas meza aŭ granda, kun ampleksa brusto. La korpo de la plenkreska kartuzia estas muskolhava kaj fortika de mezgrandaj proporcioj, tre fleksebla kaj facil-mova. La kolo estas fortika, dika kaj mallonga, tre muskolhava (tio speciale certas ĉe la masklo kiu, en matureco, jam preskaŭ ne havas kolon). La ŝultroj estas mallarĝaj, la brusto profunda kaj malantaŭeca. La gamboj havas fortajn ostojn kaj muskolojn, sed ŝajnas maldikaj kompare kun la cetero de la korpo. La piedoj estas rondoformaj kaj la kusenetoj estas bluec-grizaj. La ino estas pli malgranda, pli mallarĝa en la brusto kaj malpli rondoforma, sed devus esti ankoraŭ fortika, kvankam la proporcioj estas samaj por ambaŭ seksoj. Ĝenerale, la gamboj kaj la vosto estas mezgrandaj.