Kartuzio de Bosserville

La Kartuzio de Bosserville (latine: Domus Conceptionis Beatae Mariae Prope Nanceium) estas malnova kartuzio sude de Nancio, en Art-sur-Meurthe. Ĝi funkciis de 1666 ĝis 1792 kaj de 1835 ĝis 1901.

La fasado de la eksa kartuzio

Historio redakti

Kartuzianoj komencis la konstruon de la monaĥejo en 1666 en la vilaĝeto Bosserville. La preĝejo estis konsekrita en 1680, kiam estis tie 6 monaĥoj kaj 8 fratoj laikaj sub la estrado de Pierre d'Hoffelize.

Seminario formis estontajn pastrojn de 1907 ĝis 1950.

Literaturo redakti

  • Joseph Barbier: La chartreuse de Bosserville, grandeur et vicissitudes d'un monastère lorrain, Presse urniversitaire de Nancy, Nancio 1985