La Karua eremomelo (Eremomela gregalis), estas specio de la familio de Cistikoledoj (iam lokita en Silviedoj) kaj genro de Eremomeloj, kiu enhavas speciojn de Afriko kun grizaj supraj partoj kaj aliaj verdecaj aŭ flavecaj partoj kiel klaraj markoj, krom aliaj markoj, kuj facile distingas ilin inter si kaj el aliaj cistikoledoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Karua eremomelo
Karua eremomelo
Karua eremomelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Cistikoledoj Cisticolidae
Genro: Eremomela
Specio: 'E. gregalis'
Eremomela gregalis
(Smith, 1829)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi havas grizan kapon kie elstaras la flaveca al bruneca iriso kaj kiu kontrastas kun tre blanka gorĝo. Dorso, flugiloj kaj vosto estas olivverdecaj kaj suba pugo estas flaveca. Resto de subaj partoj estas tre hele helgrizaj. La kruroj estas nigrecaj.

Ĝi troviĝas en plej suda Suda Afriko nome en centra marborda kaj sudokcidenta Namibio kaj ĉefe en okcidenta Sudafriko. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbustaro en ebenaĵoj aŭ deklivoj nome Karuo de kio devenas la nomo de la specio. Ĝi estas iom komuna.

Ili estas kooperativaj reproduktantoj, ĉar ĉiuj grupomembroj helpas arigi bastonetojn de Galium tomentosum kaj sekajn herberojn por la nesto. Tiu konsistas el dikmura taso kovrita el la molaj semoj de la karuaj tifaoj (Eriocephalus) kaj kutime lokata en branĉoforko ene de malgranda arbusto. La reprodukta sezono daŭras la tutan jaron sed ĉefe el aŭgusto al oktobro. La ino demetas 2-4 ovojn, kiuj estas probable kovataj de ambaŭ seksoj dum almenaŭ 11 tagoj. Oni ne scias multe pri la idozorgado, sed ja estas farita de ĉiuj membroj de la grupo. La latina scienca nomo gregalis (de “gregum” tio estas aro) aludas al tia kunlaborado.

Referencoj redakti