Kasiano de Imola

kristana sanktulo kaj martiro

Kasiano de Imola (latine: Cassianus Forocorneliensis; naskiĝis en Romo je nekonata dato; mortis la 13-an de aŭgusto laŭ diversaj fontoj aŭ en 303 respektive 304 aŭ en 363 en forumo Cornelii (Imola), estis kristana martiro kaj sanktulo.

Sankta
Kasiano de Imola
Martiriĝo de Kasiano de Imola, fresko fare de Innocenzo di Pietro Francucci (1500)
Martiriĝo de Kasiano de Imola, fresko fare de Innocenzo di Pietro Francucci (1500)
Persona informo
Naskiĝo 3-a jarcento
en Romo
Morto 303
en Imola
Mortis per pikvundo vd
Tombo Imola cathedral vd
Religio katolika eklezio vd
Profesio
Okupo instruisto vd
Episkopo de Säben/Brixen
Dum 3-a/4-a jarcento
Sanktulo, martiro
Festotago 13-a de aŭgusto
Patroneco diocezo Bozen-Brixen, urboj Imola kaj Meksikurbo; instruistoj, stenografoj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Kassian laŭ la kristana tradicio estas martiro de la 4-a jarcento, verŝajne dum la persekutadon de la imperiestro Diokleciano, eble ankaŭ de la imperiestro Juliano la Apostato. Laŭ diversaj legendoj li ankaŭ estis episkopo de Säben, antikva loĝloko ĉe Klausen (itale Chiusa) aŭ de Brixen (itale Bressanone) en la germanlingva provinco Suda Tirolo respektive laŭ aliaj legendoj de Brescia (esperante Breŝo), sed ĉiuj tri legendoj pri lia episkopeco ne historie konfirmeblas.

Li estis instruisto de la norditala urbo Imola kaj rifuzis adori la romajn diojn en la klasĉambro. Pro tio laŭ la kristanaj legendoj li estis mortkondamnita. Pri la ekzekuto de la kondamno oni taskigis liajn lernanojn, kiuj mortpikis lin per siaj feraj skribiloj.

Speciale li adoradiĝas en Tirolo. Li estas unu el la patronoj de la katolika diocezo Bozen-Brixen (itale Bolzano-Bressanone). En Brixen li estas unu el la patronoj de la urba katedralo kaj estas konsiderata la unua episkopo de la urbo.

Li ankaŭ konsideriĝas la kristana patrono interalie de la urboj Imola kaj Meksikurbo, de la instruistoj kaj de la stenografoj.

Lia kristana memortago estas lia mortotago, laŭtradicie la 13-a de aŭgusto.