Kasona plafono estas plafono kun en regula aranĝo enprofundigitaj kestoformaj kavoj (kasonoj). Tian plafonon formas kruciĝantaj ripoj aŭ traboj.

Cedra salonego je Fugger-kastelo en Kirchheim in Schwaben
Pentrita ligna kasono

Kunmetiĝo redakti

Preferitaj materialoj estas tradicie ligno, ŝtonostukaĵo. Kasonaj plafonoj troveblas en antikvaj kolonhaloj, poste precipe en renesanco kaj baroko.

Kasona plafono[1] nomiĝas regula ordo de profundaj kampetoj en plafonoj. Ofte ili estas enkadrigita de cimatio (aŭ similaĵo) kaj la pliprofundigita kampeto aperas plejofte kun plastika, pendanta rozeto, malpli ofte (ekz. en la Hungara reĝlando en kirkoj) kun pentritaj ornamaĵoj.

La tekniko uzatas kaj ĉe plataj plafonoj kaj ĉe volboj. Ĉe ili havas tiaĵojn ofte barela kaj kupola volboj. Ĉebarele normalas rektangulaj aferoj, ĉekupole normalas plulateraj. Ili laŭ konkreta volboformo alten iĝas pli kaj pli nemasivaj.

Fontoj redakti

Notoj redakti

  1. PIV 2005, p. 540