La 26-an de majo 1828 mistera persono aperis en Nurenbergo: mizere aspektanta 16-jara junulo, kiu parolis strangan, apenaŭ kompreneblan lingvaĵon, kaj kiu nomis sin Kaspar HAUSER.

Kaspar Hauser
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aprilo 1812 (1812-04-30)
en nekonata
Morto 17-an de decembro 1833 (1833-12-17) (21-jaraĝa)
en Ansbach
Mortokialo pikvundo
Tombo Ansbach
Lingvoj germana
Loĝloko Reĝlando Bavario
Ŝtataneco Reĝlando Bavario
Okupo
Okupo verkisto • pentristo • skribisto
vdr

La mensa kaj korpa stato de tiu ĉi junulo tuj kaptis la atenton de pedagogoj, juristoj kaj teologoj, kiuj ekzamenis lin kaj instruis al li paroli, legi kaj skribi. Montriĝis, ke la junulo estis pasiginta longan tempon tute izolite en kelo. Tamen la mistero pri lia familia fono neniam solviĝis, kvankam la supozoj abundis. Unu teorio pri lia deveno ekzemple asertis, ke li estis princo, kiun oni pro dinastiaj kialoj tuj post la naskiĝo interŝanĝis por mortonta bebo. La gentesto en la jaro 1996 ŝajnis malkonfirmi tion[1]. Tamen, en 2002 aperis informoj, ke tiu gentesto ne povas esti pruvo pri deveno de Kaspar, ĉar la genmaterialo uzita dume ne apartenis al li. Por la dua testo oni uzis 6 identajn materialaĵojn, kiuj devenis de t.n. "kolekto de Feierbach", inkl. lian hareron. La dua testo estis organizita en la Instituto de Krima Medicino en Münster, la sciencan grupon ĉefis prof. B. Brinkmann[2]. La rezulto tute malis kompare al la unua gentesto: la gen-kodoj de Kaspar kaj Astrid von Medinger (virin-linia posteulino de la Princino de Baden) estis 95%-e identaj. Verŝajnas do, ke la historio pri deveno de Kaspar el la reĝinta familio estas vera[3], tamen, ne ĉiuj sciencistoj, okupiĝantaj pri la problemo de lia deveno, agnoskas tiun rezulton, dirante, ke ĝi ankoraŭ estas kontrolinda[4].

Ankaŭ la cirkonstancoj de lia frua morto restas malklaraj: Supozeble la pikvundoj, kiuj mortigis lin la 17-an de decembro 1833, estis la sekvoj de atenco, sed oni ankaŭ ne malpruvis la eblon, ke li mortigis sin mem.

Fakto estas, ke la fenomeno Kaspar Hauser inspiris kaj ĝis nun inspiras aron da sciencistoj, verkistoj kaj filmistoj. Famaj ekzemploj estas la dramo Gaspar Hauser (1838) de la franco Adolphe Philippe Dennery, la romano Caspar Hauser oder Die Trägheit des Herzens (1908) de la germana aŭtoro Jakob Wassermann, la dramo Kaspar (1968) de la aŭstro Peter Handke kaj la filmo Jeder für sich und Gott gegen alle de Werner Herzog de 1974.

Kurt Tucholsky i.a. uzis la pseŭdonimon Kaspar Hauser. Helpanto jurscienca de Hauser estis la grava kriminalisto Paul Johann Anselm von Feuerbach.

Referencoj redakti

  1. G. M. Weichhold, G. E. Bark, W. Korte, W. Eisenmenger, K. M. Sullivan. DNA Alysis in the Case of Caspar Hauser. Inf. J. Legal Med, 1998, vol. 11, pp. 287-291
  2. Dr. phil. Rudolf Biedermann. (10.2002) Kaspar Hauser était bel et bien prince héritier de la famille de Bade. Arkivita el la originalo je 2010-04-04. Alirita 2011-12-30. Arkivigite je 2010-04-04 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-04-04. Alirita 2017-10-25.
  3. Brian Haughton. Kaspar Hauser — An Unsolved Mystery, p. 3. Arkivita el la originalo je 2012-02-19. Alirita 2011-12-30.
  4. Terry Boardman. The Ongoing Struggle for the Truth About the Child of Europe. Arkivita el la originalo je 2012-02-04. Alirita 2011-12-30. [rompita ligilo]