Kasperlo
Kasperlo, kiel adapto kaj neologismo aŭ Ginjolo laŭ PIV[1] (germane: Kasperl aŭ Kasperle) estas la komika heroo de pupteatro ofte prezentata kun manpupoj kaj ene de teatraĵo kun intrigo populara-naiva.
Supozatas ke la rolo de kasperlo fontas i.a. en la figuro de Hanswurst el improvizitaj teatraĵoj de Vieno. La germana versio konatas en Germanlingvio ekde la fino de la 18-a jarcento.
Kliŝea vestaro redakti
Normale kasperlo havas longan, ruĝan kvastan ĉapon kaj vestaĵon de arlekeno el grandaj kaj buntaj ornamaj motivoj. Krome li portas punbatileton.
Aliaj nomversioj de similaj pupoj en diversaj landoj: ekz. Mr. Punch (Anglio), Guignol (Franclando), Jan Klaassen (Nederlando), Mester Jakel (Danujo), Pulcinella (Italujo), Fasulis (Grekujo), Petruŝka (Rusujo), Vasilache (Rumanujo).