Kastelo Habsburgo estis la pra kastelo de la nobela dinastio de la Habsburgoj.

Kastelo Habsburgo
kastelo
burga ruino • Pintburgo [+]

Supermara alteco461 m ü. M. [+]
Koordinatoj47° 27′ 45″ N, 8° 10′ 51″ O (mapo)47.462528.18087Koordinatoj: 47° 27′ 45″ N, 8° 10′ 51″ O; CH1903: 655965 / 257124 (mapo)

Estiĝo1020
Poŝtkodo5245 [+]

Kastelo Habsburgo (Argovio)
Kastelo Habsburgo (Argovio)
DEC
Kastelo Habsburgo
Kastelo Habsburgo
Lokigo de Argovio en Svislando

Map
Kastelo Habsburgo

Vikimedia Komunejo:  Habsburg Castle [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Kastelo Habsburgo

Geografio redakti

Kastelo Habsburgo situas sur la monteto Wülpelsberg en la komunumo Habsburgo de la distrikto Brugg en Kantono Argovio, Svislando. De la kastelo oni havas belan rondivdon al granda parto de Argovio.

Historio redakti

 
La tirputo en la kastela korto

Diversaj trovaĵoj indikas, ke en la loko jam en la bronzepoko kaj dum la tempo de la romianoj setlis homoj. Proksimume en la jaro 1020 Radbot, Grafo de Kletgovio, konstruigis la kastelon sur la monto Wülpelsberg, kiu laŭ la legendo portis la nomon Habichtsburg (en Esperanto: Akcipitro-Kastelo) kaj kiu poste fariĝis la prakastelo de la dinastio de la Habsburgoj. Kiam la Habsburgoj fariĝis grava reganta dinastio, la kastelo ne plu taŭgis kiel familia sidejo kaj estis pruntedonita al vasaloj, kiuj plurfoje ŝanĝiĝis. En la jaro 1415 la trupoj de la Svisa Ĵurkomunumo post peto de la reĝo Sigismondo la 1-a pro rivaleco kun la aŭstra duko Frederiko la 4-a konkeris Argovion kaj tiel la Habsburgoj perdis sian prasidejon kaj hejmlandon. La novaj senjoroj de la regiono nun fariĝis la bernanoj. La lasta habsburga vasalo Henmann de Wohlen kapitulaciis pro la senŝanca situacio de la Habsburgoj kontraŭ garantio de sia havaĵo. En la jaro 1420 Henmann koncedis la kastelon al sia nevo Petermann de Greifensee, kiu ĝin vendis en la jaro 1457 al la urbo Berno. En la jaro 1462 Berno vendis la burgon al Hans Arnold Segesser, kiu ĝin koncedis en la jaro 1469 al la Monaĥejo Königsfelden en Windisch. Post la reformacio en la jaro 1528 Kastelo Habsburgo pro la mondigo de la monaĥejo fariĝis denove posedaĵo de la urbo Berno. La administrado nun apartenis al bienmastro de Königsfelden, kiu loĝigis biengardiston kaj bienadministranton en la burgo, kies tasko estis la mastrumado de la kampoj, arbaroj kaj vitejoj ĉirkaŭ la burgo. Ek de la jaro 1804 la burgo estas posedaĵo de Kantono Argovio, kiu pluutiligis ĝin kiel kampara bieno. [1]

Hodiaŭa uzado redakti

Kastelo Habsburgo troviĝas kiel objekto de nacia signifo sub plej alta grada de memoraĵprotekto. La burgo nuntempe estas muzeo kaj palaco enhavas restoracion por la turistoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. La historiaj informoj de ĉi-tiu artikolo baziĝas sur libera traduko de la artikolo pri Kastelo Habsburgo en la german vikipedio.