Kastelo Harbottle estis ruina fortikaĵo en Northumberland, Anglio ĉe vilaĝo Harbottle, Northumberland.

Kastelo Harbottle
Kastela teramasoarkeologia loko • burga ruino [+]
Koordinatoj55° 20′ 13″ N, 2° 6′ 32″ U (mapo)55.337-2.109Koordinatoj: 55° 20′ 13″ N, 2° 6′ 32″ U (mapo)

Estiĝo12-a jarcento

Kastelo Harbottle (Britio)
Kastelo Harbottle (Britio)
DEC

Map
Kastelo Harbottle
Vikimedia Komunejo:  Harbottle Castle [+]
vdr

Estis fortikaĵo tie dum la anglosaksa epoko, kaj eble ĝi datis ekde la antaŭromia epoko. La nuna kastelo konstruiĝis en 1160 pro peto de Henriko la 2-a (Anglio), kaj servis kiel defendo kontraŭ la skotoj. En 1174 tiuj kaptis, kaj poste plifortigis, ĝin. En 1296 granda angla armeo malsukcese sieĝis ĝin. Dum la 1310-a jardeko Roberto Bruso kaptis la kastelon. Ĝi estis restaŭrata en 1336 sed ruiniĝis nepost 1351. Plua rekonstruo okazis fine de la 14-a jarcento. Dum iom da tempo ĝi servis kiel la bazo de la Gardisto de la Markioj, grava nobelo kiu prizorgis la defendon de norda Anglio kontraŭ la skotoj.

En 1515 Margaret Tudor, vidvino de Jakobo la 5-a (Skotlando), fuĝis el Skotlando kaj iris al Kastelo Harbottle kune kun sia dua edzo Archibald Douglas (6-a grafo de Angus). Tie ŝi naskis Margaret Douglas, kiu iĝis grafino de Lennox kaj estis la patrino de Henry Stuart (Lord Darnley), unu el la edzoj de Maria Stuart.

Pluaj restaŭroj okazis meze de la 16-a jarcento. Tamen antaŭ 1715 la kastelo tute kadukiĝis kaj nun restas nur iuj ruinoj.

Drakestone

Proksime al la kastelo situas la Drakestone, grandega sabloŝtona roko al kiu antaŭe oni atribuis magiajn povojn.