Kastelo Hluboká nad Vltavou

Kastelo Hluboká (germane Schloss Frauenberg) estas konsiderata kiel unu el la plej konataj kaj plej riĉe dekoritaj kasteloj en Ĉeĥio. Ĝi situas en la samnoma urbeto Hluboká nad Vltavou 10 km norde de la sudbohemia ĉefurbo České Budějovice, sur roka altaĵo super la rivero Vultavo. Pro sia eksterordinara kulturhistoria valoro ĝi estis proklamita kiel Nacia kultura memorindaĵo de Ĉeĥio.

Kastelo Hluboká nad Vltavou
ĉeĥe: Zámek Hluboká, germane: Schloss Frauenberg
Kastelo
Kastelo Hluboká nad Vltavou
Oficiala nomo: Zámek Hluboká nad Vltavou
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto České Budějovice
Parto de Hluboká nad Vltavou
Galerio Sudbohemia galerio Aleš
Situo Kastelo Hluboká
 - koordinatoj 49° 03′ 04″ N 14° 26′ 28″ O / 49.05111 °N, 14.44111 °O / 49.05111; 14.44111 (mapo)
Posedantoj Vilém la 2-a z Pernštejna, Ferdinando la 1-a
Stiloj Gotiko, Renesanco
Materialo Ŝtono
Estiĝo 13-a jarcento
Por publiko alirebla
Plej facila aliro municipo Hluboká nad Vltavou
Situo de kastelo Hluboká en Ĉeĥio
Situo de kastelo Hluboká en Ĉeĥio
Situo de kastelo Hluboká en Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Zámek Hluboká
Retpaĝo: www.zamek-hluboka.eu
Portalo pri Ĉeĥio
Map

Historio redakti

Surloke de la nuna kastelo origine staris reĝa fortikaĵo Frauenberg fondita en la unua duono de la 13-a jarcento, kiu poste trapasis renesancan kaj barokan rekonstruojn. Ekde la jaro 1660 ĝis la dua mondmilito la kastelo apartenis al la nobela gento Schwarzenberg, kiu ankaŭ meritas pri ampleksa romantika novgotika rekonstruo laŭ la modelo de la angla reĝa kastelo Windsor. Ĝi estis realigita dum 1839-1871 de la viena arkitekto Franz Beer, ampleksa ekstera kaj interna ornamo estis kompletigita de lia posteulo Ferdinand Deworetzky.

Vidindaĵoj redakti

 
kastela biblioteko

La kastelo estas fragmentita je 11 turoj, bastionoj kun remparo kaj riĉe ornamita fasado kun multnombraj balkonoj. El la origina frugotika kastelo koserviĝis nur la gardoturo, kiu estas kerno de la nuna plej alta kastela turo.

Internon de la kastelo konsistigas entute 140 ĉambroj, el kiuj parto estas publike alirebla. El eksterordinare riĉa ekipaĵo elstaras precipe valora lignogravura kaj stuka ornamo de muroj kaj plafonoj, kolekto de bruselaj goblenoj el la 17-a jarcento, kolektoj de pentraĵoj, porcelano, vitro, stano kaj armiloj, ampleksa biblioteko kun pli ol 12 mil volumoj, triparta malfrugotika altaro en la novgotika kapelo kaj kastela kuirejo. La kastelo estas ĉirkaŭita de ampleksa angla parko, fondita en la 18-a jarcento, kun multaj raraj arboj, ebliganta promenojn kaj elvidojn al la pejzaĝo. Ekde 1956 en la eksa kastelrajdejo situas Sudbohemia Galerio Aleš kun daŭraj ekspozicioj pri sudbohemiaj plastaĵoj kaj gotika arto, flandra kaj nederlanda pentroarto de la 17-a jarcento kaj kun portempaj ekspozicioj pri la ĉeĥa arto de la 20-a jarcento. La urbeto Hluboká, situanta apud la kastelo, estas populara ripoz- kaj sportcentro kun ampleksa turisma oferto (vidu oficialan urban retpaĝon). Du kilometrojn for, surrande de la fiŝlago Bezdrev, situas Bestoĝardeno kaj Ĉasista kastelo Ohrada kun ekspozicio pri ĉas- kaj forstokulturo.

Eksteraj ligiloj redakti