Kastelo Hohlandsbourg

La kastelo de Hohlandsbourg/Hohlandsburg situas proksime de Colmar, Haut-Rhin. Ĝi estis konstruita en 1279 de Siegfried de Gundolsheim. Poste ĝi estis pligrandigita de Lazaro de Schwendi. Oni povas viziti ĝin de Pasko ĝis la 11-a de novembro.

kastelo Hohlandsbourg/Hohlandsburg

Historio redakti

La konstruo de la kastelo estas de la jaro 1279. La loko, je alteco de 620 metroj, permesas vidi la urbon Colmar kaj ĝian regionon. Jam en 1281, la burĝoj de Colmar bruligis la kastelon kun la helpo de Otton d'Ochenstein.

En la 16-a jarcento, la kastelo apartenis al Lazaro de Schwendi, grava generalo de la imperio, kiu onidire alportis de Hungario la fama Tokaj-vinon. Li pligrandigas la kastelon.

La kastelo estis restaŭrita post la jaro 1985 kaj iĝis historia kaj kultura loko.

Eksteraj ligiloj redakti