Kastelo Laiuse

burgo en Livonio

Kastelo Laiuse aŭ historie pli ĝuste kastelo Lais (germane Schloß Lais, svede Lais slott, estone Laiuse ordulinnus) estis kastelo de la germanlingva Livonia Ordeno - organizaĵo de krucmilitaj kavaliroj, kiuj sukcese konkeris inter la jaroj 1202 kaj 1237 la historian regionon Livonion (do grandan parton de la hodiaŭaj ŝtatoj Latvio kaj Estonio), konvertigis la baltajn loĝantojn perforte al la kristana kredo, kaj ekde la jaro 1236 estis parto de la Ordeno de Germanaj Kavaliroj kiel ties aŭtonoma branĉo - en la vilaĝo Laiusevälja, komunumo Jõgeva de nuntempa Estonio. La kastelo nun estas en ruinoj.

Kastelo Laiuse

Ruino de kastelo Lais

Ruino de kastelo Lais
burgo • fortreso
Alternativa nomo estone Laiuse ordulinnus, germane Ordensburg Laiuse
Geografiaj informoj
Lando Estonio Estonio
Geografia situo 58° 47′ 17″ N, 26° 29′ 3″ O (mapo)58.78805555555626.484166666667Koordinatoj: 58° 47′ 17″ N, 26° 29′ 3″ O (mapo)
Kastelo Laiuse (Estonio)
Kastelo Laiuse (Estonio)
DEC
Kastelo Laiuse
Kastelo Laiuse
Situo de Kastelo Laiuse
Map
Konstruita 15-a jarcento
Konserva stato Ruino
Hodiaŭa loknomo Laiuse
vdr
ruinoj de la kastelo Laiuse en la vilaĝo Laiusevälja
filmeto, parte el birda perspektivo

Temis pri la unua kastelo en Estonio konstruita por rezisti al pafiloj. La plej malnova parto de la kastelo estis verŝajne konstruita en la fino de la 14-a jarcento per la Livonia Ordeno. Ĝi estis unuafoje menciita en 1406. En 1558 dum la Livonia Milito la kastelo estis konkerita fare de trupoj de la Rusa carlando kaj forte difektita. Tamen la kastelo estis poste ankoraŭ en uzo kaj por polaj-litovaj kaj por svediaj regantoj. Dum la Granda Nordia Milito de 1700 ĝis 1701, post la Batalo de Narva de 1700, la sveda reĝo Karolo la 12-a establis sian vintran rezidejon tie. Dum kvin monatoj la kastelo Laiuse estis la administra centro de la Sveda Imperio.

Eksteraj ligiloj redakti

Galerio redakti