Kastelo Lancaster estas kastelo en Lancaster (Lancashire). Multe de la kastelo nun servas kiel malliberejo.

Kastelo Lancaster
Kastelo
burgomalliberejo • debtors' prison [+]

LandoBritio
RegionoLancashire
SituoLancaster
- koordinatoj54° 2′ 59″ N, 2° 48′ 20″ U (mapo)54.0498-2.80562Koordinatoj: 54° 2′ 59″ N, 2° 48′ 20″ U (mapo)

Kastelo Lancaster (Anglio)
Kastelo Lancaster (Anglio)
DEC
Kastelo Lancaster
Kastelo Lancaster
Lokigo de Anglio en Britio
Map
Kastelo Lancaster

Vikimedia Komunejo:  Lancaster Castle [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Kastelo Lancaster

Dum la romia epoko estis fortikaĵo kie staras la nuna kastelo, kiu datiĝas de la fino de la 11-a jarcento. Dum la 12-a jarcento eble Davido la 1-a (Skotlando) mallonge okupis la kastelon, kaj plifortigis ĝin.

Ekde 1196 - kaj eble pli frue - parto de la kastelo estas malliberejo, kaj nun multe da la konstruaĵo tiel servas. Ankoraŭ videblas mezepokaj subteraj kelkarceroj. Ankaŭ okazis tie asizoj, kaj tribunaloj daŭre kunvenas en kastelaj ĉambroj: la kastelo enhavas la plej antikvan tribunalĉambron de Anglio. En 1612 okazis grava proceso, kiam 10 virinoj mortkondamniĝis pro supozataj sorĉaj murdoj. Ĉe la kastelo pli da homoj mortkandamniĝis ol ie ajn alie en Britio.

En 1267 Henriko la 3-a (Anglio) donis la kastelon al sia filo Edmundo Crouchback.

Dum la frua 14-a jarcento Roberto Bruso malsukcese klopodis kapti la kastelon.

Dum la angla enlanda milito la kastelo sukcese forpelis plurajn atakojn de reĝaj armeoj.

En 1737 konstruiĝis Malliberejo Lancaster County, Pennsylvania, Usono, kiu estis preskaŭ preciza kopio de Kastelo Lancaster.

Eblas partopreni gvidatajn vizitojn de partoj de la kastelo.