Kastelo Ludlow estas parte ruina kastelo ĉe Ludlow, Shropshire, Anglio.

Kastelo Ludlow
dommuzeo, burgo [+]
Koordinatoj52° 22′ 2″ N, 2° 43′ 23″ U (mapo)52.3672-2.72301Koordinatoj: 52° 22′ 2″ N, 2° 43′ 23″ U (mapo)

Estiĝo1066

Kastelo Ludlow (Britio)
Kastelo Ludlow (Britio)
DEC
Kastelo Ludlow
Kastelo Ludlow

Map
Kastelo Ludlow

Vikimedia Komunejo:  Ludlow Castle [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Kastelo Ludlow

La kastelo konstruiĝis dum la malfrua 11-a jarcento de barono de la kimraj markioj, Roĝero de Lacy. Dum la longa enlanda milito de la regado de Stefano (Anglio), la familio de Lacy okupiĝis pri siaj bienoj en Irlando, kaj Stefano kaptis la kastelon, sed poste la familio de Lacy reakiris ĝin.

En 1224 ĉe Kastelo Ludlow Henriko la 3-a (Anglio) renkontis Llywelyn la grandan por subskiribi pacakordon.

Frue de l4-a jarcento Roĝero Mortimer (1-a grafo de March) pligrandigis kaj plikonfortigis la kastelon.

Komence de la 15-jarcentaj militoj de rozoj la kastelo estis jorka bazo: en 1459 ĝi kaptiĝis de la lankastroj, sed en 1461 la jorkoj regajnis ĝin, kaj la kastelo iĝis reĝa palaco.

Dum la regado de Henriko la 7-a (Anglio) (1485-1509) la kastelo iĝis la bazo de la administra konsilio de Kimrio.

Dum la mez-17-jarcenta angla enlanda milito la kastelo posediĝis de subtenantoj de Karlo la 1-a (Anglio): en 1648 parlamenta armeo sieĝis ĝin, kaj la defendantoj fine kapitulacis.

ruinoj de la mezepoka kastelo

En 1634 la teatraĵo Comus de John Milton premieris en la granda halo de la kastelo.

Kastelo Ludlow kadukiĝis dum la 18-a jarcento. La ruinoj viziteblas.