Kastelo Mauterndorf

muzeo en Aŭstrio

Kastelo Mauterndorf (germane Burg Mauterndorf) troviĝas en Mauterndorf, Aŭstrujo, estiĝinte en la 11-a jarcento. Temas pri altaĵburgo.

Kastelo Mauterndorf

Kastelo Mauterndorf (suda flanko)

Kastelo Mauterndorf (suda flanko)
burgomuzeo
Geografiaj informoj
Lando Aŭstrio Aŭstrio
Geografia situo 47° 8′ 15″ N, 13° 40′ 42″ O (mapo)47.137513.678333333333Koordinatoj: 47° 8′ 15″ N, 13° 40′ 42″ O (mapo)
Kastelo Mauterndorf (Lando Salcburgo)
Kastelo Mauterndorf (Lando Salcburgo)
DEC
Kastelo Mauterndorf
Kastelo Mauterndorf
Situo de Kastelo Mauterndorf
Kastelo Mauterndorf (Aŭstrio)
Kastelo Mauterndorf (Aŭstrio)
DEC
Kastelo Mauterndorf
Kastelo Mauterndorf
Situo de Kastelo Mauterndorf
Map
Tipologio laŭ geografia situo Altoburgo
Konstruita 11-a jarcento
Konserva stato Konservita aŭ plejparte konservita
Hodiaŭa loknomo Mauterndorf
vdr

Historio redakti

Jam en 326 samloke estis romia kampadejo por protekti la preterkondukantan strategion. Laŭdire en tiu ĉi fortikaĵo rezidejon havis ankaŭ romia provinc-administranto. Detruiĝis la tuto dum la tempo de la migrado de nacioj.

El donacdokumento de imperiestro Henriko la 2-a de 1002 evidentiĝas ke tie poste alvenis institucio por imposta kaj dogana enkasigoj.[1] La unua dokumento pri burgo datumas nur de 1253 kiam fariĝis la belfrido. De tiam la kastelo protektis la nove farita montpasejo tra Radstädter Taŭern. En la 15-a jarcento ordonis la burgan pligrandigon arkiepiskopo Leonhard von Keutschach kaj katedrala preposto Burkhard von Weißpriach. La tuto funkciis por la katedralkapitulo kiel admininistra centro: ŝtatiĝo estis en 1806.

En 1894 akiris ĝin la berlinano, konvertita judo kaj kaj soldatara kuracisto Hermann von Epenstein kies merito estis malhelpi kompletan kadukon. Li ankaŭ estis baptopatro de Hermann Göring kiu pasigis multe da tempo en junaj jaroj tie ĉi. La vidvino de Epenstein transdonis la burgon al Göring.[2] En aprilo 1945 Göring kaŝiĝis je Kastelo Fischhorn malgraŭ antaŭa plano fuĝi antaŭ la Aliancanoj al Mauterndorf.

En 1966 la heredantoj de Göring devis redoni ĝin al la Republiko Aŭstrio; ekde 1968 posedantas Salcburgio.

Muzeo kaj filmfarejo redakti

Burge estas regionhistoria muzeo de la Distrikto Tamsweg (Lungaŭer Landschaftsmuseum) kaj gastejo. Krome multaj ĉambroj alifariĝis por servi kiel travivaĵburgo kun aktiva partopreno de la vizitantoj. Oni invitas ilin ĝui mezepokan vivon. Regule okazas ankaŭ sciencaj prelegaroj. La muzeo remalfermiĝis post restaŭrado en majo 2007 post laborado de la kuratorino Helga Gappmayer sub la moto de modernigitaj tradicioj (Tradition in neuem Gewand). La restoracio ricevis en la 2013-a jaro sunterason pro malmulto de suno en la kvazaŭ opaka interna korto.

En 2008 oni filmigis surloke la fabelan filmon Dornröschen por la ZDF-serio Märchenperlen. En 1956 la burgo aperis sur banknoto de 50 ŝilingoj.

Referencoj redakti

  1. Heinz Dopsch, Hans Spatzenegger: Geschichte Salzburgs. Stadt und Land. Universitätsverlag A. Pustet, Salzburg 1984, volumo 1, ISBN 3-7025-0197-5, pp. 225 kaj 627.
  2. Christian H. Freitag: Ritter, Reichsmarschall & Revoluzzer. Aus der Geschichte eines Berliner Landhauses. Edition Friedenauer Brücke, Berlin 2015, ISBN 978-3-9816130-2-5, p. 25ss.

Eksteraj ligiloj redakti