Kastelo Neuburg (germane: Schloß Neuburg am Inn) troviĝas en Neuburg am Inn, Germanujo. La burgo tronas kontraŭe al Burgo Wernstein supre de la rivero Inn, tie landlimo inter Germanujo kaj Aŭstrio. Ĝi iam estis la sidejo de la Grafujo Neuburg kiu ĝuis pri imperia senpereco.

Vido de la antaŭburgo

Historio redakti

 
Kastelo Neuburg disde Wernstein am Inn/Supra Aŭstrio; dekstre la antaŭburgo, maldekstre la ĉefa burgo

La kastelo konstruitis en 1050 fare de la grafoj de Formbach kelkajn kilometron Inn-malavalen. De tiam ili nomiĝis senjoroj de Neuburg. Post la liniestingiĝo la burgo venis en 1158 en la manojn de la grafoj de Andechs antaŭ ol Bavario ekposedis en 1248. Post tio la duklandoj Bavario kaj Aŭstrio ade kverelis pri la strategie favorege situanta burgo. Posedantoŝanĝoj vere adis. En 1310 la burgo detruitis dum bavaria-aŭstria konfliko. La nuna stato datumas ĉefe el la tempo de la sekva rekonstruo fare de la venkintaj aŭstroj.

Ekposedantis do la Habsburgoj kiuj garantie donis ĝin ĝis kiam Hanns von Rohrbach akiris ĝin kaj ekigis la pligrandigon. Lia posteulo Sigmund von Niederthor kontinuigis la laborojn. Pro liaj meritoj dum la sukcesa defendo kontraŭturka dum al sieĝo de Vieno en 1529 kastelo kaj grafujo donitis al la imperiestra batalestro Niklas von Salm kiel regna feŭdaĵo. Sekve li iĝis grafo Nikolao la 1-a (Salm-Neuburg). Sed post nur unu jaro li mortis; posteulis la filo Nikolao la 2-a kiu alifarigis la burgon fare de la passau-a ĉefkonstruisto Wolf Huber laŭ renesanca stilo; alvenis ankaŭ granda ĝardena areo. Dum la alikonstruoj restis nur la belfrido, la defendaj remparoj de la antaŭburgo kaj la kastela kirko.

 
Grafolando Neuburg am Inn, 1674; gravuraĵo de Georg Matthäus Vischer

La grafoj de Salm-Neuburg tenadis kastelon kaj grafujon ĝis 1654. Poste la kastelon novfarigis grafo Georg Ludwig von Sinzendorf laŭ barokaj modoj kaj ankaŭ la ĝardeno pliampleksigitis ĝis la bordo de Inn tute masupre. Li ankaŭ starigis proksimege la belegan Mario-kolonon de Wernstein. Tamen en 1680 konfiskis la burgon la imperiestra ministerio pri financoj de Vieno post kiam Georg Ludwig von Sinzendorf estis akuzita pri monoŝtelo kaj ŝtatperfido. En 1698 ricevis por la daŭro de 10 jaroj la skota nobelo Jakobo de Hamilton kio plilongiĝis ekde 1701. Lia filo vendis la burgon en 1719 al la grafoj de Lamberg-Sprinzenstein. De ili la kastelo kaj la regnaj privilegioj venis en 1730 pere de kardinalo Joseph Dominikus von Lamberg al la Episkopujo de Passau ĉe kiu la tuto restis ĝis la sekularigo de 1803. Tri jarojn pli malfrue Bavario vendis ĝin kaj diversaj privatuloj kaj societoj proprietulis. Damaĝego estis dum fajrego en 1810. Rekonstruon ĝian prizorigs la societoj Bayerischer Verein für Heimatschutz kaj Passauer Kunstverein.

Ekde 1973 la kastelo estis la sidejo de Eŭropo-Akademio Neuburg. Ekde 1982 la burgo denove ne plu havis iun funkcion ĝis kiam oficialuloj de Malsupra Bavario ekengaĝiĝis kaj restaŭrigis multon. Inter 1986 kaj 1988 instalitis fare de Distrikto Passau en la antaŭburgo en al ekonomijo tutdistrikta kunvenejo (Landkreissaal). En 1989 la societo Begegnungszentrum der Wissenschaft auf Schloss Neuburg a. Inn alikonstruis la malnovan maltejon je tranoktejo el kiu iĝis en 1996 altkvalita hotelo kun restoracio porfriandula kaj bierĝardeno. Ekde 1998 ekproprietas la Distrikto Passau kaj post novaj restaŭradoj la burgo servas kun ne malpli ol 15 kongresosalongoj kaj okazigejoj i.a. kiel internacia renkontiĝejo por la Universitato de Passau, kiel okazigejo por publikaj distriktaj organizaĵoj kaj galerio por artistoj regionaj. En la ĉefa burgo gastas la Instituto pri esploroj merkataj kaj ekonomiaj de la passau-a altlernejo.

Arĥitekturo redakti

 
Turo de la antaŭburgo

La kastelo separiĝis je antaŭburgo, kerna burgo kun salonegoj kaj altanoj kaj la gastejo. La vojo al la antaŭburgo kondukas tra la flora ĝardeno kun groto. La burgon ĉirkaŭas ringomuro kiu kronatas per pordegoturo. Ĝia iama alteco reduktitis poste; oni lasis stari nur la nordorientan turon el la tempo de 1400. Inter 1985 kaj 1988 ankaŭ la aliaj turoj rekonstruitis. En la interna korto estas la ekonomiejaro de 1599, kiuj ricevis en 1738 pluan etaĝon. Tra ponto el la jaro 1707 faratas la aliro al la ĉefa burgo. Laŭ enskribitaĵo la pordegejo datumas de 1484. Supre troviĝas la belfrido. La gotika kastela kapelo estas el la 14a jarcento. La renesanca portalo, enirejo al la t.n. Belaj salonegoj havas la pli malnovaj renesancan ornamaĵoj norde de la Alpoj. En kiosko estas freskoj de Fritz Seitz el la jaro 1537-a. Aliaj salonegoj nomiĝas Kavalira salono, Blanka marmora salono kaj Ruĝa marmora salono.

En la baroka ĝardeno el la dua duono de la 17a jarcento estas pluraj figuroj de Callot, t.n. Salcburgaj nanoj (laŭ la figuroj en la ĝardenoj de Kastelo Mirabell). La pavilono ĝardena kun konka groto de 1664 faritis fare de Batista Carlone kaj Giovanni Sforzza. Ĉirkaŭ la burgo estas idilieca rondvojo traarbara (ekz. Kunstlersteig).

 
Burgruino Frauenhaus

Sude de la kastelo oni trovas la t.n. Frauenhaus, ruinon de ringformaĵo el la 14a jarcento. Sur alteco supre de la kontraŭa Inn-bordo estis antaŭaĵo de Kastelo Neuburg, nome Wimberg.

Literaturo redakti

  • Josef Hofbauer: Die Grafschaft Neuburg am Inn. München 1969 (Historischer Atlas von Bayern, Altbayern Reihe I, Heft 20), ISBN 3-7696-9800-2. (Digitalisat)
  • Gottfried Schäffer, Gregor Peda: Burgen und Schlösser im Passauer Land. Pannonia Verlag, Freilassing 1977, ISBN 3-7897-0060-6, p. 1.

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Schloss Neuburg am Inn en la germana Vikipedio.

48.50651388888913.450516666667