Kastelo Schaudichnichtum

La ĉaskastelo Schaudichnichtum sudokcidente de Bad Dürkheim, germana federacia lando Rejnlando-Palatinato, estis same kiel la najbaraj ĉasdomoj Kehrdichannichts, Murrmirnichtviel kaj Jägerthal tranoktejo por la nobelaro de la Kurpfalz dum la 18a jarcento, kiam ili ĉasis en la Palatinata Arbaro.

restaĵoj de la ĉaskastelo Schaudichnichtum

Hodiau la kastelo estas ruino. Konserviĝas nur malmultaj fundamentaj muroj, iam de la terreliefo kaj monumentŝtono.

Historio redakti

Supozeble la ĉasdomo estis konstruita en 1730 fare de Freiherrn von Hallberg el Fußgönheim, kiu luprenis la ĉasdistrikton de la princelektisto. La detruo okazis supozeble 1793, kiam la franca revolucio venis al la hodiaŭa Palatinato.

La origina nomo de la domo ne estas konata. La loka popolo donis la ruinon novan nomon en la 19a jarcento kiu similas al la jam ekzistantaj nomoj de la najbaraj kasteloj Kehrdichannichts kaj Murrmirnichtviel. Tiel ekestis la nomo „Schaudichnichtum“ (en esperanto: ”Ne ĉirkaŭrigardu”).

Literaturo redakti

  • Magnus Backes, Heinz Straeter: Staatliche Burgen, Schlösser und Altertümer in Rheinland-Pfalz. Verlag Schnell und Steiner, Regensburg 2003
  • Walter Eitelmann: Rittersteine im Pfälzerwald. 4a eldono. Pfälzerwald-Verein, Neustadt/Weinstraße 1998
  • Günter Stein: Burgen und Schlösser in der Pfalz. Weidlich, Frankfurt/Main 1976
49.4276138888898.0847138888889