Kastelo de Ĉapultepeko

La Kastelo de Chapultepec (hispane: castillo de Chapultepec) estas unu el la du kasteloj en Ameriko. Ĝi situas meze de la parko de Chapultepec sur la monteto de Chapultepec (2325 metroj super la marnivelo) en la urbo de Meksiko. Ĝi konstruiĝis de la vicreĝo Bernardo de Gálvez y Madrid. La vorto Chapultepec devenas de la navatla lingvo kaj signifas monteto de la akridoj.

Kastelo de Ĉapultepeko
palaco [+]

Koordinatoj19° 25′ 14″ N, 99° 10′ 54″ U (mapo)19.420555555556-99.181666666667Koordinatoj: 19° 25′ 14″ N, 99° 10′ 54″ U (mapo)

ArkitektoCarl Gangolf Kayser

Estiĝo27-a de septembro 1944
konsekro1863
Poŝtkodo11100 [+]

Kastelo de Ĉapultepeko (Meksiko)
Kastelo de Ĉapultepeko (Meksiko)
DEC
Kastelo de Ĉapultepeko
Kastelo de Ĉapultepeko

Map
Kastelo de Ĉapultepeko

Vikimedia Komunejo:  Chapultepec Castle [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Historio redakti

 
Rigardo al la kastelo de Chapultepec

Jam antaŭ la konkero de la regno de la aztekoj fare de Hernán Cortés ĉe la monteto ekzistis palaco, kiun la hispanoj detruis. En 1785, en la epoko de la vicreĝlando Nova Hispanio, la vicreĝo Bernardo de Gálvez ordonis la konstruon de somera sidejo en la plej alta punkto de la monteto de Chapultepec. La kastelon aĉetis la urbo de Meksiko en la jaro 1806. Dum la sendependeca milito oni ne plu uzis la konstruaĵon. Nur ekde 1833 oni uzis ĝin kiel militakademio.

En 1864 imperiestro Maksimiliano uzis la kastelon kiel imperiestra palaco. En tiu tempo la kastelo ankoraŭ estis ekster la urbo. Maksimiliano ordonis la konstruon de rekta bulvardo, kiu ligis la palacon kun la urbocentro. La nomo de tiu bulevardo estis honore al la imperiestrino "Paseo de la Emperatriz", kiu signifas "Bulvardo de la Imperiestrino". Kiam Meksiko denove fariĝis respubliko en 1867 oni ŝanĝis la nomon al "Paseo de la Reforma".

Ekde la sama momento la kastelo servis al la meksika prezidento kiel oficiala sidejo de la registaro. Post 1944 en la kastelo estas la nacia muzeo pri historio.

Eksteraj ligiloj redakti