Kastelo de Azay-le-Rideau

La kastelo de Azay-le-Rideau estas agnoskita Historia Monumento, kiu apartenas al la Ŝtato kaj situas en la komunumo samnoma, en Departemento Indre-et-Loire, en Francio.

Kastelo de Azay-le-Rideau

kastelo
Geografiaj informoj
Lando Francio Francio
Geografia situo 47° 15′ 32″ N, 0° 27′ 57″ O (mapo)47.2588888888890.46583333333334Koordinatoj: 47° 15′ 32″ N, 0° 27′ 57″ O (mapo)
Kastelo de Azay-le-Rideau (Francio)
Kastelo de Azay-le-Rideau (Francio)
DEC
Kastelo de Azay-le-Rideau
Kastelo de Azay-le-Rideau
Situo de Kastelo de Azay-le-Rideau
Map
Konstruita 1510
Konstrustilo Franca Renesanco (laŭ italiga inspiro)
Retadreso http://azay-le-rideau.monuments-nationaux.fr
vdr

Oni povas atingi ĝin per la TER fervojo Tours Chinon, kiu ĉiam haltas ĉe la komunumo.

La kastelo estas enklasigita en la historiaj monumentoj de la 11a de aŭgusto 1905.

Historio redakti

La unua mezepoka kastelo de Azay estas konstruita ĉirkaŭ 1119 de unu el la unuaj senjoroj de la loko, Ridel (aŭ Rideau) el Azay, kavaliro de Philippe Auguste, kiu starigis defendan fortreson celantan protekti la vojon inter Tours kaj Chinon. Sed ĝi estis forbruligita de Karlo la 7-a en 1418, kiam la reĝo, dum sia restado en Azay survoje al Chinon, estis provokata de la burgonjaj trupoj, kiuj okupas la fortikaĵon. La kapitano kaj 350 soldatoj estis ekzekutataj. Cetere, la vilaĝo konservos la nomon Azay-le-Brûlé ĝis la 18a jarcento.

Martin Berthelot, estro de la ĉambro pri la reĝaj trezoroj, akiris la bienon fine de la 15a jarcento kaj ĝin cedis al sia filo Gilles.

La nuna kastelo estis konstruita inter 1518 kaj 1523 fare de la urbestro de Tours kaj kasisto de la reĝo Francisko la 1-a, Gilles Berthelot kaj ties edzino Philippa Lesbahy. Temas pri unu el ĉefverkoj de la unua franca Renesanco.

Kiam en 1527, la kuzo de Gilles Berthelot, Jacques de Beaune-Semblançay, estis ekzekutata, la paro decidis vakigi la lokon por iri al Metz. Gilles Berthelot forpasos en 1529 en Cambrai. En junio 1523, la reĝo konfiskis la nefinitan kastelon. Kvankam Philippa Lesbahy insistis por konservi sian kastelon, ŝi perdos ĝin definitive en 1535, kiam la reĝo donacis ĝin al unu el siaj kunbatalantoj, Antoine Raffin, kapitano de la gardistoj, kiu akompanis lin al Pavio.

La kastelo estos reale okupita nur ekde 1547. La nepino de Antoine Raffin, Antoinette, eksa honordamo de Marguerite de Valois, ekloĝis tie en 1583, kaj ekaktualigis la ornamaĵojn de la konstruaĵo per la helpo de sia edzo, Guy de Saint-Gelais. Ŝia filo Arthus heredis ĝin kun sia edzino Françoise de Souvré, kiu estos la guvernistino de la estonta Ludoviko la 14-a. Ludoviko la 13-a estos poste akceptata en la kastelo.

La Raffin-oj kaj ties aliancanoj en 1751, la Vassé-oj, estos posedantoj ĝis la Revolucio.

La Biencourt-oj aŭ «la vivo en kastelo» dum la 19a jarcento redakti

En 1791, la kastelo «forlasita kaj tre difektita» estis vendata de Henry de Courtemanche, al Markizo Charles de Biencourt, Marŝalo de la reĝaj kampadejoj kaj armeoj, deputito de la nobelaro en la ĝeneralaj ŝtatoj de 1789, kaj de la konstitucia asembleo, kies posteuloj konservos ĝin dum unu jarcento. Tiu-ĉi havigis al ĝi ĝian aktualan aspekton, plenumante profundajn internajn kaj eksterajn ŝanĝojn.

En 1824, Charles de Biencourt aldonigis al la suda teretaĝo de la kastelo «ĉinan pavilonon» - detruita ĉirkaŭ 1860 ? – kaj ĉirkaŭ 1825-1826 la bibliotekon, kiu, kiel la salono situanta vidalvide, estas ornamita per stilaj malaltaj lignomurtabeloj, super kiuj, staras tapettolo kun grandaj vegetalaj desegnoj (konservita). Lia filo Armand-François-Marie komencis poste la unuan grandan restaŭradon de la konstruaĵo: restarigo de la volboj kaj lukoj, medalionoj kaj reĝaj insignoj de la ŝtuparo – hakfrapitaj dum la Revolucio ? – konstruado de nova turo kun Renesanca stilo «anstataŭ la malnova ĉefturo», de la arkitekto Dusillon. Li ankaŭ plivastigis la terbenkon superantan la riveron sude, tiel kreante grandan terason alirebla de la salono per perono, kiuj estis detruitaj dum la restaŭrado de la 20a jarcento.

Ekde 1840, la kastelo estis enskribita en la listo de la Historiaj Monumentoj, sed en 1845, la lastaj mezepokaj vestiĝoj estis detruitaj kaj anstataŭitaj per du novaj alkortaj angulaj turoj.

En 1870, ĝi utilis kiel loĝejo al la princo Frédéric Charles de Prusio, nevo de la reĝo de Prusio, kiu ankaŭ okupos dum ses semajnoj kun siaj soldatoj la vilaĝon Saint-Patrice (Departemento Indre et Loire), kaj la kastelon de Rochecotte.

Kolektanta nobelo redakti

«Sinjoro la Markizo de Biencourt zorge bontenas sian kastelon(…), tie oni visitas precipe kun intereso kolekton da historiaj portretoj atribuitan al la plej bonaj majstroj».(G. Touĉard-Lafosse, La Touraine historique, pittoresque et biographique, Tours, Lescene, 1856, p.289).

Tiu unika serio da 300 verkoj laŭ la inventaro post la forpaso de la markizo (1854) igas la kastelon unu el la plej belaj tiamaj francaj muzeoj malfermita al la vizitantoj.

En 1898, monperdoj pro interalie la borsa bankroto de la Ĝenerala Unio (1882) malhelpantaj lin plenumi la bontenadon de la bieno, Charles-Marie-Christian, la 4a posteulo kaj posedanto de 1862, juna vidvo kaj sen rektaj heredontoj, estis devigata vendi la kastelon, ties meblaron kaj 540 hektaroj, akiritaj kontraŭ 517,000 frankoj de aferisto Achille Arteau, eksa advokado en Tours, kiu volas profite dispartigi la tuton. La meblaro, artaj verkoj kaj objektoj estis tiam disigitaj per pluraj vendoj, sed kelkajn elementojn de la kolekto da majstraj portretoj povis aĉeti la familio, kaj en 1939 la vicgrafino de Montaigne de Poncins, pranepino de la markizo, povis donaci al la «Condé muzeo» de Chantilly 52 portretojn desegnitaj de la Clouet, Corneille de Lyon, Holbein, Memling, Pourbus, Cranach, Rubens, Stella … donaco, kiu estis efektiva la 8an de Septembro 1946 . (Henri Malo , Une journée à Chantilly, guide illustré, Braŭn, 1946, pp. 14 kaj 15) .

La loĝejo restis malplena ĝis ties aĉeto fare de la ŝtato la 11an de Aŭgusto 1905 kontraŭ 250,000 frankoj danke al legaco de Léon Dru, kaj estis tuj enklasigita en Historia Monumento. De post 1907, ĝi estas submetata al gravaj renovigoj. Hodiaŭ la kastelo de Azay estas administrata de la Centro de la Naciaj Monumentoj.

Ekstere redakti

Priskibita de Balzac, kiu venis tagmanĝi tie unufoje, kiel «facetita diamanto enfiksiita de la rivero Indre», Azay-le-Rideau estas unu el la plej famaj kasteloj de la Loire. Relative malgranda, la loĝkonstruaĵo konsistas el ĉefa parto kaj unu orta alo, kvadratita per horizontalaj bendoj, ĉirkaŭita de la rivero Indre, kaj de la arbokovrita parko. Ĉiu angulo estas provizita de tureto. La centro de la konstruaĵo estas indikata de la impona enirejo, same kiel de la honorŝtuparo kun rektaj manreloj, kiu perturbas la sinsekvon de la fenestroj: fakte ĝi enhavas tri etaĝojn kun duopaj aperturoj formantaj loĝietojn kaj ornamita frontono, malvicigitaj rilate al la alia fenestraro de la konstruaĵo. Tiu elemento kun granda ornamvaloro konsistas el pluraj ornamaĵoj laŭ la italia modo: kolonoj, pilastroj, konkaĵoj kaj medalianoj, ktp.

La enireja pordo , simila al la romiaj triumfarkoj est ornamita per komencliteroj de Gilles Berthelot kaj ties edzino, dum la malsupra parto de la aperturoj estas ornamita per la salamandro kaj de la ermeno, reference al la reĝo Francisko la 1-a kaj ties edzino Claude. La plafono de la ŝtuparo estas skulptita per antikvaj portretoj. Sed tiu italiga inspiro alternas kun feŭdaj referencoj iĝintaj dekoreroj. Tiel, oni observas la spuron de rundirejo sur la eksteraj muroj aŭ ankoraŭ ŝutotruoj sur la tegmentoj. Ĉio tio miksita kun altaj tegmentaroj, ornamitaj per konusaj akrepintaj tegmentoj kaj longaj lukoj.

Interne redakti

La internaĵo restas tiu de kastelo de la itala Renesanco, kun ĝiaj skulpturaj riĉaj dekoroj, en kiuj restas postsignoj de la flandra Renesanco kun tapetoj el la 16a kaj 17a jarcento prezentataj en pluraj ĉambroj de la kastelo.

Notindas «verdaĵaj tapetoj» el Antverpeno kaj Tournai, scenoj de la malnova testamento teksitaj en Audenarde, la historio de Psiĥo realigita en Bruselo, aŭ ankoraŭ la tapeto de Renaud kaj Armide, plenumita en Parizo, en la atelieroj de la ĉirkaŭurbo Saint-Marcel, laŭ la ŝablonoj de Simon Vouet.

La meblaro kaj la dekoro estas ankaŭ tre riĉaj : elkverka baldakena katedro de la fino de la 15a jarcento, telerbretaroj, ktp., same kiel pluraj pentraĵoj, el kiuj Damo baniĝanta (Diane de Poitiers?) de François Clouet, la portreto de Catherine de Médicis, aŭ ankoraŭ pentraĵo bildiganta la scenon «Camp du Drap d'Or».

La interno konsistas interalie el pluraj solenecaj salonoj kaj apartamentoj, el kiuj la plejmulto estas reornamitaj en la novrenesanca stilo dum la 19a jarcento.

Blanka dormoĉambro meblita per lito kun brodita sateno el la fino de la 17a jarcento, kaj per murtapetoj, kiuj reprezentas ĉasoscenojn de la 17a jarcento kaj portreton ornamantan la kamenon.

La blua dormoĉambro, sur la dua etaĝo, kiu estas okupita de Ludoviko la 13-a, estas interalie meblita per tirkestmeblo el nigrita pirarbo ornamita per scenoj gravuritaj sur eburo, kiuj reprezentas la 30jaran militon.

La bibliotekĉambro enhavas kamenon, malaltajn murpanelojn, riĉan murdekoron kaj ŝirmas ensemblon da gravuraĵoj, planoj, desegnoj, kiuj montras la malsamajn restaŭradojn far la familio Biencourt.

La manĝoĉambro redakti

La salono, malfermita per vitraloj de la 16a kaj 17a jarcentoj; kaj ornamita per reĝaj portretoj kaj pentraĵoj de la Renesanco kaj de la 17a jarcento, el kiuj portreto de Diane de Poitiers eltirita el la ateliero de Francisko la 1-a, portreto de la gedukoj des Longueville, portreto de Maria el Aŭstrio, fratino de Karlo la 5-a, kaj de Katarina de Mediĉoj. Tiu ĉambro enhavas monumentan kamenon ornamitan per salamandro.

La reĝaj apartamentoj konsistantaj el antaŭĉambro kovrita per ruĝaj kaj orkoloraj murtapetoj, en kiu estas eksponitaj portretoj, kiuj reprezentas iujn francajn reĝojn kiel Francisko la 1-a, Henriko la 3-a aŭ ankoraŭ Ludoviko la 13-a; la granda reĝa cambro ornamita per tapiŝo el la komenco de la 17a jarcento.

La granda ĉambro de la unua etaĝo, ornamita per tapiŝoj de la 16a kaj 17a jarcentoj, kaj kies kameno estas ornamita per la salamandro de Francisko la 1-a kaj per foliara friso. La muroj estas kolorigitaj bluaj.

Hispana kabineto de la 16a jarcento kaj alia portugala de la 17a jarcento redakti

La granda kuirejo volboforma kun ogivkruĉigo, plialtigita dum la 19a jarcento, kies kameno estas ornamita per la sigelo de la Bertthelot-oj. Dommastroĉambro, meblita kaj tapetita laŭ la modo de la 16a jarcento. La bilardocambro (bela meblo de la 19a jarcento), kun kameno de la 16a jarcento, muldaĵo, kies originalo estas en la kastelo de Montal (departemento Lot). Tiu ĉambro estas ornamita per du tapiŝoj de Beauvais de la 18a jarcento: anasĉaso kaj cervoĉaso.

Ĝardenoj redakti

La nunaj ĝardenoj estas reordigitaj dum la 19a jarcento de la Biencourt-oj, kiuj transformis ilin en pejzaĝan parkegon. Sude kaj okcidente troviĝas du akvaj speguloj, en kiuj spegulas sin la fasadoj.

Protekto redakti

La kastelo estas unue enklasita historia monumento en la liston de 1875, ĝi estas ellistigita en 1888 antaŭ esti reenklasita per decido de la 11a augusto 1905 kun ties parko kaj kromkonstruaĵoj.