La kastelo de Blois situas en la urbo Blois in la regiono de la rivero Luaro, proksime al Orleano(fr:Orléans), meze de Francio.

La renesanca kastelo estas vizitebla dum la tuta jaro. Somere estas montrata filmo pri la historio de la kastelo sur "Place du Château".

Origine la kastelo estis burgo de la grafoj de Blois el la 13-a jarcento.

La franca reĝo transformis la kastelon en la 16-a jarcento al majstroverko de la franca renesanca arto, pro la alkonstruo de alo kun la mondfama turniĝanta ŝtuparo kaj la fama fasado kun loĝoĉambroj.