Kastelo de Lichtenberg

La kastelo de Lichtenberg (france château de Lichtenberg) estas kastelo lokita en la franca komunumo Lichtenberg, en la departemento Bas-Rhin kaj la regiono Alzaco.

La ĉefturo de la kastelo de Lichtenberg.
Renovigita parto de la kastelo.

Historio redakti

La kastelo de Lichtenberg estas impona fortikaĵo, konstruita por kontenti la ambicion de la grafoj de Hanau-Lichtenberg. Ĝi distingiĝas el la aliaj kasteloj de la nordaj Vogezoj pro longa, sepjarcenta historio, sed ankaŭ pro la altkvaliteco de siaj ruinoj kaj de sia pejzaĝa ĉirkaŭo.

Komence de la 13-a jarcento, granda ĉefturo jam elstaris el tiu loko. Ĉirkaŭ la fino de la 16-a jarcento, la novaj proprietuloj, tio estas la grafoj de Hanau-Lichtenberg, aliformigis sian kastelon en potencan fortikaĵon, pere de renomitaj arkitektoj. Inter ili estis Daniel Specklin, arkitekto el Strasburgo. La familio Hanau-Lichtenberg ne nur fortigis la konstruaĵon, sed ankaŭ klopodis por akiri belan internan dekoracion, konforman al la tiama renesanca stilo. En oktobro 1678, la fortikaĵo kapitulacis antaŭ la armeo de Ludoviko la 14-a. Ĝi tiam fariĝis reĝa fortikaĵo, kaj parto de la defenslinio de la nordorienta landlimo de Francio.

Vespere de la 9-a de aŭgusto 1870, la fortikaĵo falis pro la senĉesa bombardo de la vurtemberga artilerio, okaze de kio gravega incendio tute ruinigis ĝin.

Renovigo redakti

Depost 1993 komencis ambicia projekto cele al la renovigo kaj kultura valorigo de la kastelo. Oni ene de la kastelo organizis interalie konferencojn, spektaklojn, dumtempajn ekspoziciojn kaj cetere aranĝis eksteran teatrejon.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Koordinatoj: 48° 55′ 16″ N 7° 29′ 14″ O / 48.92111 °N, 7.48722 °O / 48.92111; 7.48722 (mapo)