Kastelo de Stirling

La kastelo de Stirling (angle Stirling Castle) estas kastelo lokita en la skota urbo Stirling. Ĝi estas unu el la plej grandaj kaj gravaj kasteloj de Skotlando, kaj eĉ de la tuta Okcident-Eŭropo, laŭ vidpunkto kaj historia kaj arkitektura. Ĝi estis konstruita sur la "monteto de la kastelo" (the castle hill), vulkana rokego, estas ĉirkaŭita je tri flankoj de altaj klifoj, kaj estis pro tio tre facile defendebla. Ĝi fariĝis ekde sia konstruado strategia loko kaj grava fortikaĵo. La kastelo estas hodiaŭ klasifikita kiel nacia monumento, kaj estas administrata de Historic Scotland, la skota agentejo pri historiaj monumentoj.

Kastelo de Stirling
burgovidindaĵo [+]

LandoBritio
Koordinatoj56° 7′ 26″ N, 3° 56′ 52″ U (mapo)56.123888888889-3.9477777777778Koordinatoj: 56° 7′ 26″ N, 3° 56′ 52″ U (mapo)

Kastelo de Stirling (Skotlando)
Kastelo de Stirling (Skotlando)
DEC
Lokigo de Skotlando en Britio

Map
Kastelo de Stirling

Vikimedia Komunejo:  Stirling Castle [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La kastelo de Stirling, vidita el la sudokcidenta angulo.

El 1800 ĝis 1964, la kastelo apartenis al la brita armeo, kiu uzadis ĝin kiel soldatejo. La konstruaĵo spertis pro tio multaj ŝanĝoj. Oni poste provis, kaj ankoraŭ provas redoni al la variaj ĉambroj de la kastelo ilian originalan aspekton.