La Kastelo de Zala (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Zichy [ziĉi]) estas historia monumento, interne muzeo en Hungario, en vilaĝo Zala.

Aerfoto pri la kastelo de Zala

Historio redakti

En Zala familio Zichy komencis konstrui nobeldomon supozeble en la 1790-aj jaroj. En tiu domo naskiĝis pentristo Mihály Zichy en 1827. En la 1880-aj jaroj ateliero estis konstruita al la domo. Memormuzeo pri Mihály Zichy estis fondita en 1927 fare de nepo de Zichy. En 1979 oni malfermis ekspozicion pri la pentristo. En 1992 ĝi estis renovigita.

 
Pentraĵo de Zichy

Konstruaĵo redakti

La teretaĝa kasteleto origine formis longan kvarangulon, kun la alkonstruita ateliero ĝi formas L-majusklon. En proksimeco de la kasteleto iam estis konstruitaj ankaŭ loĝdomoj por la servistoj, domo por koĉeroj kaj stalo. La parko apud la kastelo estas protektata. La ekspozicio mem konsistas el 8 ĉambroj, krome estas loĝejo por la vivanta posteulo de Zichy, sed ankaŭ la loĝejo estas privata muzeo.

Ekspozicio redakti

Ĉiuj mebloj estis originaj, ankaŭ horloĝa ŝranko el 1620. Sur la muroj estas videblaj pentraĵoj de Zichy, en ŝrankoj diversaj memoraĵoj. Aparte menciindas pentraĵo A rombolás géniuszának diadala (1878). En la biblioteka ĉambro resume estas 4000 libroj. En la kartvela ĉambro estas videblaj riĉa kolektaĵo pri la popolo. Estas ankaŭ ĉambro por armiloj.

Fontoj redakti