Kató Szőnyi [sOnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szőnyi Kató estis hungara pupisto, pupreĝisoro. Ŝia origina familia nomo estis Schlinder [ŝindler], ŝia mallonga geedziĝa nomo estis Gátiné.

Kató Szőnyi
Persona informo
Naskonomo Schlinder Kató
Naskiĝo 19-an de decembro 1918 (1918-12-19)
en Budapeŝto
Morto 24-an de decembro 1989 (1989-12-24) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo reĝisoro • aktoro
vdr

Kató Schlinder[1][2] naskiĝis la 19-an de decembro 1918 en Budapeŝto, ŝi mortis la 24-an de decembro 1989 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Kató Szőnyi studis ĉe la "Nacia Lernejo de Aktorasocio", poste ŝi estis aktoro, samtempe ŝi studis dancon. Dum la nazia erao (1944) ŝi estis deportita (supozeble ŝi estis judino). En 1947 ŝi iĝis pupisto de "Mesebarlang" (=Kaverno de Fabeloj). En 1949 ŝi aliĝis al la ĵus fondita Ŝtata Pupteatro (Budapeŝto). Ŝi partoprenis seminarion de ĉeĥa pupisto sk:Jan Malík, poste aliĝis al Pupteatro de Győr kiel artdirektoro kaj reĝisoro. Tiu pupteatro estis la vera unua provinca pupteatro en Hungario. En 1958 ŝi revenis al la Pupteatro de Budapeŝto, kie ŝi laboris ĝismorte. Ŝi estis levita ĉefreĝisoro en 1965, sed ŝi ankaŭ kontribuis en trejnado de la novaj pupistoj. Sub ŝia agado la muzika repertuaro de la Pupteatro estis alte aprezita. Ŝi ricevis premiojn inter 1960-1985. Ŝi havis edzon.

Ŝiaj pupteatraj reĝisoraĵoj (elekto) redakti

Ŝia televiziaj reĝisoraĵoj redakti

  • Mi újság a Futrinka utcában? (porinfana serio, 1962-1964)

Fontoj redakti

Referencoj redakti