En gemologio, kat-okuleco ( angle : chatoyancy ), estas optika rebrila efiko kiun oni vidas ĉe iuj gemoj. La termino derivas de la franca œil de chat, signifante "okulon de kato". Kat-okuleco originas ĉu de la fibra strukturo de materialo, kiel ĉe tigr-okula kvarco, ĉu de fibraj enfermaĵoj aŭ kavaĵoj ene de ŝtono, kiel en la mineralo krizoberilo aŭ kat-okulo. La efiko estas komparebla kun rebrilo de bobeno de silko : La luma strio de reflektita lumo ĉiam estas orta al direkto de la fibroj. Por atingi tiun efikon plej bone kun gemo, ĝi estas tajlenda kaboŝone, kun la fibroj aŭ fibraj strukturoj paralelaj al bazo de la finlaborita ŝtono. Facetigitaj ŝtonoj ne emas bone montri la efikon.

Tigr-okula kvarco.
Tigr-okula kvarco

Gemaj specoj, konataj por tiu fenomeno inkluzivas la jam menciitajn kvarcon, krizoberilon, berilon ( precipe la variaĵon akvamarinon ), turmalinon, apatiton, lunŝtonan gemon kaj skapoliton. Vitrofibro ankaŭ montreblas kat-okulecon se ĝi estas konvene tranĉita, kaj estas estinta populara ornama materialo kun granda varieco de brilegaj koloroj.

La termino kat-okulo, se uzata kiel nomo de gemo, nur povas referenci krizoberilon. Iu ajn alia ŝtono montrante tiu fenomenon devas havi la nomon de la ŝtono post la indiko kat-okula, ekzemple kat-okula akvamarino.

Kat-okuleco ankaŭ uzeblas por aludi similan impreson ĉe lignoprilaboro, kie certaj finlaboroj kaŭzos la lignoteksturon por efektivigi trafan tri-dimensian bildon [1]. Tiu rezultato ofte estas tre serĉata; kelkfojo oni nomas ĝin "humida aspekto", ĉar humidigo de ligno ofte montrigas kat-okulecon, kvankam nur ĝis la ligno sekiĝas. Kun oleo kaj ŝelako oni povas forte atingi tiun rezulton.

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-11. Alirita 2010-10-02.
  • Webster, R., Jobbins, E. A. (Ed.) 1998 : Gemmologist's compendium, St Edmundsbury Press Ltd, Bury St Edwards. angle
  • Mitchell, T. et al. 1984 : Proceedings of the Electron Microscopy Society of America, EMSA. angle