Katalin Gyöngyössy
Katalin Gyöngyössy [djondjoŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gyöngyössy Katalin estas hungara aktoro. Ŝia edzo estis Rudolf de Châtel.
Katalin Gyöngyössy [1] naskiĝis la 15-an de junio 1940 (laŭ alia fonto la naskiĝmonato estas julio) en Sátoraljaújhely.
Biografio redakti
Katalin Gyöngyössy akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1963. Post siaj studoj ŝi aliĝis al trupo de Teatro Szigligeti (Szolnok). Ŝiaj sekvaj teatraj stacioj estis:
- Nacia Teatro (Miskolc) (1969–1970, 1972–1978)
- Teatro József Attila (1970–1972)
- Nacia Teatro (Pécs) (1979–1981).
Ekde 1981 ŝi apartenas al Teatro Kisfaludy.
Ŝi ricevis 5 premiojn inter 1977 - 2011, poste premion Kossuth en 2019. Ŝi naskis filinon.
Elektitaj teatraj roloj redakti
- William Shakespeare:
- Hamleto - Ophelia (en Miskolc); Gertrud (en Győr)
- Reĝo Lear - Cordelia (en Szolnok); - Regan (en Győr)
- Rikardo la 3-a - Elizabeta (en Győr)
- Somermeznokta sonĝo - Titania (en Győr)
- Epifanio: aŭ kiel vi volas - Olivia (en Győr)
- István Örkény: Macskajáték - Paula
Elektitaj kinejaj filmaj roloj redakti
- Jó utat, autóbusz (1961)
- Szarvassá vált fiúk (1974)
- Cserepek (1980)
- Az emigráns - Minden másképp van (2006)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj redakti
- Carrar anyó puskái (1965)
- Requiem (1976)
- Századunk - Végjáték a Duna mentén (1981)
- Nemkívánatos viszonyok (1997)
- Janus (2015)