Katalin Volf
Katalin VOLF, hungare Volf Katalin, Esperante Katerino Volf estas hungara baletisto.
Katalin Volf | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de marto 1964 (60-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | dancisto |
Katalin Volf naskiĝis la 31-an de marto 1964 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Katalin Volf lernis baleton en la Dancarta ĉeflernejo en Budapeŝto, poste en 1983 ŝi plulernis en Moskvo. Poste ŝi aliĝis al trupo baletistoj en Budapeŝta Ŝtata Operejo. Baldaŭe ŝi gastroladis ekzemple en Sanktpeterburgo, Usono, Kanado, Izraelo. Ŝi atingis la unuan lokon en konkurso de baletistoj en Amalfi, la trian lokon en Lausanne. Ŝi ricevis premion Kossuth en 2000, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.
Ŝiaj roloj (elekto) redakti
- Leonid Lavrovskij: Giselle - titolrolo
- Prokofjev-László Seregi: Romeo kaj Julieta - titolrolo
- Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij-Petipa-Vasilij Vojnonen: La Nuksrompilo - princino Maria
- Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij-Petipa: Cignolago - Odett, Odilia
- Zaharov-Asafjev: Baĥĉisaraja fontano - Maria
- László Seregi–Mendelssohn: Somermeznokta sonĝo - Titania