Katalogo de Libera Programaro

katalogo de programaroj kreita de Fondaĵo por Libera Programaro

La Katalogo de Libera Programaro estas projekto de la Fondumo por Libera Programaro. Ĝi katalogas liberajn komputilajn programojn, kiuj uzeblas de liberaj operaciumoj—precipe GNU kaj Linukso. La katalogitaj projektoj ofte ankaŭ uzeblas de iuj aliaj operaciumo. Antaŭe Unesko kundirektis la projekton.

Malkiel kelkaj aliaj katalogoj, kiuj pririlatas liberan programaron, laborantoj de Katalogo de Libera Programaro konfirmas la licencojn de enlistigitaj programoj.[1]

Oni estas uzinta la katalogon por taksi la disdonadon de libera programaro, ekzemple malkovrante en septembro 2002 "1550 listero, el kiuj 1363 (87.9%) uzis la licencon GPL, 103 (6.6%) uzis la licencon LGPL, 32 (2.0%) uzis licencon BSD aŭ BSD-similan, 29 (1.9%) uzis la artecan licencon, 5 (0.3%) uzis la licencon MIT".[2] Je septembro 2009, la katalogo enlistigis 6000 pakaĵojn, kaj 6500 pakaĵojn je oktobro 2011 kiam la nove ĝisdatigita katalogo komencis. Ĉiuj enlistigitaj pakaĵoj estas "liberaj por iu ajn komputila uzanto elŝuti, uzi, kaj interŝanĝi. Ĉiu listero estas kontrolita kaj elprovita ... do uzantoj scias, ke iu ajn programo, kiun ili trovas en la katalogo, estas vere libera programo ... kun libera dokumentaro kaj sen proprietaj postuloj".

En septembro 2011, oni reefektivigis la katalogon kiel vikio, uzante MediaVikio kaj la etendaĵo Semantika MediaVikio, por permesi al uzantoj rekte aldoni kaj modifi la enhavojn.[3]

Referencoj redakti

  1. Inter la publikaj katalogoj pri libera programaro, ekzemple, Kim, E. E. (2003). An Introduction to Open Source Communities Arkivigite je 2005-03-05 per la retarkivo Wayback Machine mencias SourceForge kaj Freshmeat:
     
     Tri gravaj datumbazoj de libera programaro estas haveblaj en la interreto hodiaŭ: la Katalogo GNU de Libera Programaro (https://www.gnu.org/directory/), SourceForge (https://sourceforge.net/), kaj Freshmeat (http://freshmeat.net/). 
  2. Wheeler D. A. (2011). Make Your Open Source Software GPL-Compatible. Or Else. Arkivigite je 2002-04-23 per la retarkivo Wayback Machine. Eldonita 2002-05-06, reviziita 2011-04-26. La artikolo rimarkis, ke:
     
     La FSF preferas la licencon GPL, do la statistiko de FSF povas havi biason pri la elcentoj de GPL-a programaro, kiun ĝi enlistigas, sed la katalogo ankoraŭ donas fortan aldonan pruvaĵon, ke GPL estas vaste uzata licenco por FLOSS. 
  3. Free Software Foundation re-launches its Free Software Directory, with over 6500 programs listed (press release), Josh Gay, 29 septembro 2011

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Free Software Directory en la angla Vikipedio.