Katalunaj Kongresoj de Esperanto

La Katalunaj Kongresoj de Esperanto estas Esperanto-kongresoj organizitaj unue de Kataluna Esperantista Federacio kaj poste de Kataluna Esperanto-Asocio. Ilia historio sekvas la avatarojn de la kataluna Esperanto-movado.

La unua kongreso okazis en 1910 en Sabadell, fondo-jaro de Kataluna Esperantista Federacio. La kongresoj okazis ĉiujare ĝis organiza krizo kaŭzita de la Unua mondmilito. En la 1920-aj jaroj denove ili kaptis sian jaran ritmon, sed la diktaturo de generalo Miguel Primo de Rivera (1923-1930) kaŭzis la malfondon de KEF, decidita en la kongreso de Vinaròs (1928). La starigo de la Dua Hispana Respubliko (1931-1939) permesis la reokazigon de la kongresoj, sed la ekflagro de la hispana enlanda milito (1936-1939) denove ilin ĉesigis.

Dum la diktaturo de generalo Francisco Franco (1939-1975) ne eblis organizi katalunajn Esperanto-kongresojn, sed ekde la 1950-aj jaroj okazis unue Barcelon-Provincaj Esperantistaj Renkontiĝoj kaj poste Katalunaj Esperantistaj Renkontiĝoj.

Post la fondiĝo de Kataluna Esperanto-Asocio en 1980, la kongresoj reokazis. La unua post-milita kongreso denove estis aranĝita en Sabadell kaj la numerado de la kongresoj estis konservita (la 19-a kongreso de 1982 sekvas la 18-an de 1936). Depost 1987 la kongresoj fariĝis du-jaraj.

Listo de kongresoj redakti

Listo de kongresoj
No Jaro Urbo Provinco notoj
1 1910 Sabadell Vallès Occidental
2 1911 Tarragona Tarragonès
3 1912 Terrassa Vallès Occidental
4 1913 Olot Garrotxa
5 1914 Sant Feliu de Guíxols Baix Empordà
6 1915 Vilanova i la Geltrú Garraf
7 1916 Reus Baix Camp
8 1919 Manlleu Osona
9 1921 Girona Gironès
10 1923 Manresa Bages
11 1924 Vic Osona
12 1925 Ciutat de Mallorca Mallorca
13 1926 Santa Coloma de Farners Selva
14 1927 Sóller Mallorca
15 1928 Vinaròs Baix Maestrat
16 1933 El Vendrell Baix Penedès
17 1935 Ripoll Ripollès
18 1936 Manresa Bages
19 1983 Sabadell Vallès Occidental
20 1984 Olot Garrotxa
21 1985 Sant Cugat del Vallès Vallès Occidental
22 1986 Lleida Segrià
23 1987 Barcelona Barcelonès
24 1989 Perpinyà Rosselló
25 1991 Tarragona Tarragonès
26 1993 Alcúdia Mallorca
27 1995 Mataró Maresme
28 1997 Figueres Alt Empordà
29 1999 Manresa Bages
30 2001 Girona Gironès 30_KKE fotoj
31 2002 Sóller Mallorca 31_KKE fotoj
32 2004 Ceret Vallespir 32_KKE fotoj
33 2006 Amposta Montsià [1]
34 2008 Sabadell Vallès Occidental informoj
35 2011 Barcelona Barcelonès
36 2013 Salardú Val d’Aran, Occitània Congrés occitanocatalà
37 2015 Mataró Maresme
38 2017 Àger Noguera
39 2022 Castelldefels Baix Llobregat
40 2024 Vic Osona informoj

Notoj redakti

  1. informoj pri 33a kongreso Arkivigite je 2007-07-02 per la retarkivo Wayback Machine 33_KKE fotoj infokiso Arkivigite je 2007-03-16 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj redakti

Arkivigite je 2007-07-04 per la retarkivo Wayback Machine