Katarina VILIONI estis itala virino, ano de komercista familio, kiu loĝis en Yangzhou, Ĉinio, dum la 14-a jarcento.

Katarina Vilioni
Persona informo
Naskiĝo nekonata
Morto 30-an de novembro 1341 (1341-11-30)
en Jangĝoŭ
vdr
Faksimilo de la ilustraĵo de la tomboŝtono de Katarina Vilioni, ano de itala komercista familio, en Yangzhou el la jaro 1342.

Ŝi estas konata pro sia tomboŝtono, kiun malkovris la Popola Liberiga Armeo en la remparoj de Yangzhou en 1951. La surskribaĵo de la ŝtono estas gotika, kaj klarigas, ke ŝi estis filino de Domenico Vilioni kaj mortis en 1342.

La ekzisto de tia tomboŝtono en Yangzhou, kelkajn jarojn post la vizito de Marko Polo, sugestas, ke ekzistis itala komunumo en la urbo, verŝajne pro la silko-komerco.[1]

La surskribaĵo de la tomboŝtono estas jena:

In nomine Dñi [2] amen hic jacet
Katerina filia q<u>ondam Domini
Dñici[3] de Vilionis que obiit in
anno Domini mileximo[4] CCC
XXXX II de mense Junii

"En la nomo de la Sinjoro, amen. Ĉi tie kuŝas Caterina iam[5] filino de sinjoro Domenico de Vilioni, kiu mortis en A.D. 1342, en la monato junio."

Alia, malpli granda plato estis malkovrita kelkajn jarojn poste, kune kun kristana skulptaĵo kaj mallonga surskribaĵo pri la morto de la filo de la sama Dominico, nomita Antonio en novembro 1344.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Frances Wood, p125-126
  2. Mallongigo de: Domini
  3. Mallongigo de: Dominici
  4. Mileximo skribita por milesimo, pro itala prononco.
  5. Aŭ "filino de la iama (ktp.)" La vorto "iama" signifas, ke ambaŭ estis mortintaj.

Bibliografio redakti

  • "The Silk Road", Frances Wood, University of California Press, ISBN 0520243404
  • "The Chan's Great Continent", Chap 1, Jonathan D. Spence, W. W. Norton & Company interrete